Metrolinio Butovskaja (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MMMosmetro.svgL1Moskwa Metro Line L1-cyrillic.svg
Linio de Metrolinio Butovskaja (Moskvo)
Stacioj 5
Longeco 5,6 km
Vojaĝantoj (ĉiutage): 51 000

Butovskaja (leĝera) linio (ruse: Бу́товская ли́ния) estas linio numero L1 de Moskva metroo. Ĝi estis malfermita la 27-an de decembro 2003 kaj situas en suda parto de Moskvo ekster la Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo en du novaj distriktoj Norda Butovo Norda kaj Butovo Suda. La linio estis malfermita la 27-an de decembro 2003 kaj estas la unua linio de leĝera metroo en Rusio.

Preskaŭ la tuta linio (krom 1,6 km norde) situas supertere. Stacioj aspektas relative simile. Ĉe la plej norda stacio "Ulica Starokaĉalovskaja" ekzistas transirejo al Serpuĥovsko-Timirjazevskaja linio (fina stacio Bulvar Dmitrija Donskogo).

Statistiko[redakti | redakti fonton]

  • Longeco: 5,6 km
  • Kvanto da stacioj: 5
  • Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 51 mil (en 2011)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

La linio enhavas 5 staciojn.

Stacioj de la linio de sudo al nordo:

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Traduko de la nomo
Buninskaja Alleja Бунинская Аллея Buninskaya Alleya Aleo de Bunin (familinomo)
Ulica Gorĉakova Улица Горчакова Ulitsa Gorchakova Strato de GORĈAKOV (familinomo)
Bulvar Admirala Uŝakova Бульвар Адмирала Ушакова Bul'var Admirala Ushakova Bulvardo de Admiralo UŜAKOV (familinomo)
Ulica Skobelevskaja Улица Скобелевская Ulitsa Skobelevskaya Strato "Skobelevskaja"
Ulica Starokaĉalovskaja Улица Старокачаловская Ulitsa Starokachalovskaya Strato "Starokaĉalovskaja" (malnove-"kaĉalovskaja")

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]