Metrolinio Lublinsko-Dmitrovskaja (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MMMosmetro.svg10Moskwa Metro Line 10.svg
Linio de Metrolinio Lublinsko-Dmitrovskaja (Moskvo)
Ljublinsko-Dmitrovskaja linio
Malfermiĝis en 1995
Stacioj 17
Longeco 29 km
Vojaĝantoj (ĉiutage): 731 000

Lublinsko-Dmitrovskaja (helverda) linio estas linio numero 10 de Moskva metroo. La oficiala nomo ruslingve estas Любли́нско-Дми́тровская. Ĝi estis malfermita en 1995.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

  • Longeco: 29 km
  • Kvanto da stacioj: 17
  • Tempo de veturo: 44 minutoj
  • Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 731 mil (en 2011)

Stacioj[redakti | redakti fonton]

La linio enhavas 19 staciojn.

Stacioj de la linio de nordo al sudo:

Stacio Ruslingva nomo Oficiala latinlitera nomo Traduko de la nomo
Marjina Roŝĉa Марьина роща Maryina Roshcha laŭ la distrikto Marjina Roŝĉa (Arbaro de Maria)
Dostojevskaja Достоевская Dostoyevskaya de rusa verkisto Dostojevskij
Trubnaja Трубная Trubnaya laŭ la placo "Trubnaja" ("Tuba" - laŭ la tubo tra kiu fluas la rivero Neglinnaja)
Sretenskij Bulvar Сретенский бульвар Sretensky bulvar Bulvardo "Sretenskij" (de la Prezentado de Jezuo)
Ĉkalovskaja Чкаловская Chkalovskaya de Valerij Ĉkalov
Rimskaja Римская Rimskaya de (urbo) Romo
Krestjanskaja Zastava Крестьянская Застава Krest'yanskaya Zastava Agrokulturista Bariero
Dubrovka Дубровка Dubrovka laŭ la distrikto Dubrovka
Koĵuĥovskaja Кожуховская Kozhukhovskaya laŭ la distrikto Koĵuĥovo
Peĉatniki Печатники Pechatniki Presistoj
Volĵskaja Волжская Volzhskaya de (rivero) Volgo
Lublino Люблино Lyublino laŭ la distrikto Lublino
Bratislavskaja Братиславская Bratislavskaya de (urbo) Bratislava
Marjino Марьино Mar'ino de Maria (patrino de Ivano la Tria)
Borisovo Борисово
Ŝipilovskaja Шипиловская
Zjablikovo Зябликово