Metronome (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metronome estas usona ĵaz-revuo, kiu unuafoje aperis en januaro 1885 en Novjorko. Komence fondita kiel ĝenerala muzikrevuo, ĝin ŝanĝis ekde 1935 George T. Simon en ĉefan svingan kaj ĵazan revuon.[1] Dum la ĵazbandega areo por la revuo verkis i.a Leonard Feather, Amy Lee, Barbara Hodgkins, Peter Dean, Bob Bach, Inez Cavanaugh, Timme Rosenkrantz kaj Doron K. Antrim, kiu en 1935 estis eldonisto, kiam Simon eniris en la eldonejon. Simon poste estis eldonisto de 1939 ĝis 1955 kaj raportis regule pri la enmodaj bandegoj. Li uzis je tio rangigosistemo, kiu etendiĝis ekde A ĝis D, inkluzive plus kaj minus. Grave estis ankaŭ la antaŭenigo de la bibopo-movado en la revuo per Barry Ulanov. Fine de la 1950-aj jaroj komencis la malleviĝo, kaj en 1961 la revuo ĉesiĝis (lasta jarkolekto vol. 78, 1961).

Ekde 1939 ĝis 1961 Metronome okazigis ĉiujarajn leganto-enketojn kaj surdiskigis regule la venkintojn (1939 ĝis 1942, 1945 ĝis 1950, 1953, 1956) kiel Metronome All-Stars, ekz. kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie 1949.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • George T. Simon: Die Goldene Ära der Big Bands. Hannibal, Höfen 2004, ISBN 3-854-45243-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉefkonkurantoj estis Down Beat, fondita en 1934, kaj Melody Maker, fondita en 1926