Metronome All-Stars

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metronome All-Stars estis usona svingo- kaj bibopo-bando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Revuo Metronome apartenis en la 1940-aj jaroj krom Down Beat kaj "Esquire" al la ĉefaj ĵazrevuoj en Usono. Inter 1939 kaj 1961 okazis ĉiujaraj legantaro-enketoj; la venkintaj muzikistoj rajtis ludi en ĉiustelularo (All-Stars), formita pokaze 1939-42, 1945-1950, 1953 kaj denove 1956, kiu dum registrad-kunsidoj priludis du diskofacojn. La fruaj venkintoj estis komence svingomuzikistoj; sekvis la plej famaj muzikistoj de bibopo kaj malpasia ĵazo kiel Dizzy Gillespie, Miles Davis kaj Charlie Parker same kiel Stan Getz kaj Lennie Tristano. Analoge al Metronome All-Stars ankaŭ ekzistis Esquire All-American Award Winners; en 1946 ĝi konsistis el Charlie Shavers, Buck Clayton, Jay Jay Johnson, Coleman Hawkins, Harry Carney, Teddy Wilson kaj aliaj.

Instrumentistaroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bielefelder Katalog. 1988 & 2002

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komp. Polillo, p. 540