Metroo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun metro. |
Metroo, aŭ longe metropoliteno estas formo de publika amasa vetursistemo, kie kutime parto de la fervojo estas en tuneloj sub la tereno de la urbo.
Metrooj estas forta ilo en urboplanado. Ĉirkaŭ metrostacioj, la grundprezoj kreskas pro la facilaj ating- kaj vojaĝebloj.
Tradicie, metroaj vagonaroj havas homajn kondukistojn, sed lastatempe estas ankaŭ uzataj aŭtomataj trajnoj, ekzemple en Singapuro kaj Londono.
Konstruado de subteraj tuneloj estas multekostega projekto, ofte plenumata dum multaj jaroj. Ekzistas kelkaj metodoj fari tunelojn. Unu kutima metodo estas meti la fervojon rekte sub la urbaj stratoj, subtenante la stratojn per betonaj aŭ ŝtalaj pilieroj. Tiu metodo nomiĝas "tranĉi kaj kovri", kaj partoj de la metroo en Novjorko estis konstruitaj tiel. Alia malpli kutima metodo estas fosi tunelojn sub jam okupitaj subteraj spacoj, sub fundamentoj, kaj hermetikigi per betono la tunelojn kontraŭ terakvo.
Preskaŭ ĉiuj metrosistemoj funkcias per elektro; plej ofte per tria relo, sed fojfoje ankaŭ per supertraka kontakta lineo. Tamen ofte ekzistas ankaŭ dizelaj veturiloj por specialaj veturoj, ekzemple kiam la elektro ne funkcias.
Historio
La plej malnova metroo en la mondo estas tiu en Bostono. Sed la plej malnova metroa tunelo estas la tunelo de Avenuo Atlantic en Novjorko konstruita en 1844. La unua eŭropa Metropolitan-Linio(nun parto de Circle-Linio) realiĝis en 1863 en Londono. La unua metroo sur la eŭropa kontinento kompletiĝis en 1896 en Budapeŝto. La metropoliteno de Parizo sekvis en la jaro 1900.
La vorto "Metroo" devenas la Metropolitan-Linio.
Distingo de aliaj relaj veturiloj
Krom la lokigo en urbo aŭ urba regiono esenca trajto de metroo estas ĝia apartigo de ĉiu alia trafiko. Ĝi ne nur ne uzas vojon komune kun normalaj person- aŭ var-trajnoj nek kun strataj veturiloj, sed ankaŭ ne krucas ilin samnivele (eble kun malmultaj bone sekurigitaj esceptoj?). Ofte oni atingas tiun celon per tuneloj, sed ankaŭ fosoj, digoj, viaduktoj.
Ĉar por distingo disde ordinara regiona fervojo tio estas la sola klare difinita distingo, ekzistas dubaj kazoj, kiel la S-Bahn en Berlino kaj Hamburgo (Germanio), kiuj internacie estas traktataj kiel metroo, sed funkcias tute laŭ regularo de fervojo, ene de la konzerno de la germana ŝtata fervojkompanio, kaj krom la elektra sistemo estas tute kongruaj al la fervoja reto.
Krome metrooj kutime (sed ne nepre) estas malpli larĝaj, malpli altaj kaj uzas flankan elektran relon. Ĉio ĉi malpligrandigas la necesan diametron por tuneloj. Aliflanke ili kutime estas pli larĝaj ol tramoj, sed ankaŭ tie ne ekzistas minimuma / maksimuma mezuro.
El la jam menciita apartigo de alia trafiko rezultas kelkaj trajtoj, kiuj povas esti uzataj kiel aldona distingilo disde tramo:
- uzo de fervojaj semaforoj aŭ aŭtomataj sistemoj kontraŭe al trafiklumoj kaj strataj prioritato-reguloj
- uzo de altaj kajoj
- parta veturo en tunelo
- eblo uzi pli longajn vagonarojn ol ordinare ĉe tramoj
Ekzistas transportsistemoj, kiuj havas kelkajn el tiuj trajtoj (precipe, sed ne nepre, tunelojn), sed krucas stratojn samnivele aŭ eĉ veturas parte surstrate. Tiuj ofte estas prezentataj kaj perceptataj kiel metrooj, sed ne fake tiel nomataj. Oni povus uzi la esprimon tram-metroo.
Listo de metroaj retoj
Jen estas listo de urboj, kiuj havas metroan sistemon (kun la nomoj, laŭ kiuj oni nomas ilin):
- Almato, Kazaĥio (Metroo de Almato)
- Amsterdamo, Nederlando (Metroo de Amsterdamo)
- Ankaro, Turkio (Metroo de Ankaro)
- Ateno, Grekio (Metroo de Ateno)
- Atlanta, Usono ("MARTA", Metropolitan Atlanta Rapid Transit Authority)
- Bakuo, Azerbajĝano (Metroo de Bakuo)
- Baltimore, Usono
- Barcelono, Hispanio (Metroo de Barcelono)
- Berlino, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo) (vidu ankaŭ supre mencion pri S-Bahn; pro historiaj kaŭzoj la reto de U-Bahn estas pli granda en Okcidenta Berlino, tiu de S-Bahn en Orienta Berlino, sed ili ankaŭ dum la tempo de divido ekzistis ĉiam en ambaŭ partoj; la S-Bahn en okcidento, longe ankoraŭ administrata el oriento, tamen dume estis bojkotata) - vidu artikolon pri ĝi
- Bilbao, Hispanio (Metroo de Bilbao) Metro Bilbao
- Bonaero, Argentino (Metroo de Bonaero) ("Subte" per "Tren subterráneo" (subtertrajno))
- Bostono, Usono ("MBTA", Massachusetts Bay Transportation Authority, aŭ simple The T, ligo)
- Braziljo, Brazilo (Metroo de Braziljo)
- Bruselo, Belgio (Metroo de Bruselo) (Le Metro)
- Budapeŝto, Hungario (Metroo de Budapeŝto) - METROS - About Budapest Metro
- Bukareŝto, Rumanio (Metroo de Bukareŝto)
- Ĉikago, Usono (The "L" CTA)
- Dnepropetrovsk, Ukrainio
- Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Metroo de Dubajo)
- Erevano, Armenio (Metroo de Erevano)
- Filadelfio, Usono (SEPTA subway)
- Frankfurto ĉe Majno, Germanio (Metroo de Frankfurto)
- Fukuoka, Japanio (Fukuoka Urba Subtera Fervojo de Fukuoka Urba Tranportoficejo)
- Glasgovo, Skotlando (The Clockwork Orange)
- Hamburgo, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo) (vidu ankaŭ supre mencion pri S-Bahn)
- Helsinki, Finnlando (Metroo de Helsinko) (Metro)
- Honkongo, Ĉinio ("MTR" aŭ Mass Transit Railway)
- Ĥajfo, Israelo (Metroo de Ĥajfo)
- Ĥarkov, Ukrainio
- Jekaterinburg, Rusio
- Jokohamo, Japanio
- Jokohama Urba Subtera Fervojo/Jokohama Urba Rapida Fervojo de Jokohama Urba Transportoficejo
- Jokohama Rapida Fervojo
- Kairo, Egiptio
- Kalgario, Alberto, Kanado (C-Trajno)
- Kalkuto, Hindio
- Karakaso, Venezuelo
- Kaŭasaki Japanio (nur plano Kaŭasaki-Traira Rapida Fervojo/Kaŭasaki-Urba Subtera Fervojo)
- Kazan, Rusio
- Kievo, Ukrainio (Metroo de Kievo)
- Kioto, Japanio (Kiota Urba Subtera Fervojo de Kiota Urba Transportoficejo)
- Kobe, Japanio
- Kopenhago, Danio
- Lille, Francio (Metroo de Lille) ("VAL" aŭ Véhicule automatique léger; plej vasta reto de senkondukista metroo el la mondo)
- Liono, Francio (Metroo de Liono)
- Liverpool, Britio
- Lisbono, Portugalio (Metroo de Lisbono) (Metropolitano de Lisboa ligo)
- Londono, Britio (The London Underground aŭ The Tube Metroo de Londono)
- Marsejlo, Francio (Metroo de Marsejlo)
- Madrido, Hispanio (Metroo de Madrido)
- Mekao, Sauda Arabio (Metroo de Mekao)
- Meksikurbo, Meksiko (Metroo de Meksikurbo) (El Metro)
- Melburno, Aŭstralio
- Milano, Italio (Metroo de Milano)
- Minsko, Belorusio (Metroo de Minsko)
- Montrealo, Kanado (Metroo de Montrealo)
- Moskvo, Rusio (Metroo de Moskvo)
- Munkeno, Germanio (Metroo de Munkeno)
- Nagojo, Japanio (Nagoja Urba Subtera Fervojo de Nagoja Urba Transportoficejo)
- Napolo, Italio
- Newcastle, Britio (Tyne & Wear Metro)
- Niĵnij Novgorod, Rusio (Metroo de Niĵnij-Novgorodo)
- Novjorko, Usono (the subway Metroo de Novjorko)
- Novosibirsko, Rusio (Metroo de Novosibirsko)
- Nurenbergo, Germanio (U-Bahn, U=unterirdisch =subtera, Bahn=fervojo)
- Osako, Japanio (Osaka Urba Subtera Fervojo de Osaka Urba Transportoficejo)
- Palma de Majorko, Hispanio (Metroo de Palma de Mallorca)
- Parizo, Francio (Metroo de Parizo) (Le Métro ligo)
- Pekino, ĉinio (Metroo de Pekino)
- Pjongjango, Nord-Koreio (Metroo de Pjongjango)
- Porto, Portugalio (Metro do Porto ligo)
- Prago, Ĉeĥio (Pražské Metro ligo) - vidu artikolon Metroo en Prago
- Rennes, Francio (Metroo de Rennes)
- Romo, Italio (Metroo de Romo)
- Roterdamo, Nederlando
- Rouen, Francio (Tram-metroo de Rouen)
- Saitama, Japanio (Saitama-Rapida Fervojo)
- Samara, Rusio (Metroo de Samaro)
- San Francisco, Usono (urba metroo kaj "BART")
- San-Paŭlo, Brazilo (Metroo en San-Paŭlo)
- Sankt-Peterburgo, Rusio (Санкт-Петербургский метрополитен, Metroo de Sankt-Peterburgo)
- Santiago, Ĉilio (Metro de Santiago ligo)
- Sapporo, Japanio (Sappora Urba Subtera Fervojo de Sappora Urba Transportoficejo)
- Sendai, Japanio (Sendaja Urba Subtera Fervojo/Sendaja Urba Rapida Fervojo de Sendaja Urba Transportofcejo)
- Seulo, Sud-Koreio (Metroo de Seulo)
- Sevilo, Hispanio (Metroo de Sevilo)
- Sidnejo, Aŭstralio
- Singapuro ("MRT")
- Sofio, Bulgario (Metroo de Sofio)
- Stokholmo, Svedio (Tunnelbanan Metroo de Stokholmo)
- Taŝkento, Uzbekio (Metroo de Taŝkento)
- Tbiliso, Kartvelio (Metroo de Tbiliso)
- Tokio, Japanio (Metroo de Tokio)
- Torino, Italio (Metroo de Torino)
- Toronto, Kanado (funkciigita de "TTC" aŭ Toronto Transit Commission)
- Tuluzo, Francio (Metroo de Tuluzo) (ligo al Tisséo)
- Valencio, Hispanio (Metroo de Valencio)
- Vankuvero, Kanado (SkyTrain (Vankuvero))
- Varsovio, Pollando (Metroo de Varsovio)
- Vaŝingtono, Usono (The Metro, funkciigita de Washington Metropolitan Area Transit Authority Metroo de Vaŝingtono)
- Vieno, Aŭstrio (Metroo de Vieno) (U-Bahn)
-
Jarmila Subtera malnova fazo je Heroa kvadrato en Budapeŝto, Hungario (1896)
-
La Glasgova Metroo (ankaŭ sciata kiel la Subtero) estas unu de la monda plej malnovaj subterfervojaj sistemoj.
-
Budapeŝto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda