Metroo de Novjorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NYC Subway R142 kaj R160A

La Metroo de Novjorko (angle, New York City Subway) estas la publika transportilo la plej granda en Usono kaj unu el la plej grandaj de la mondo, kun inter 420 kaj 475 stacioj (laŭ la maniero kalkuli la ejojn) kaj 656 mejloj (1.056 km) da primaraj fervojoj.

Se oni kalkulus la sekundarajn fervojojn kaj riparejojn kaj parkejojn, la tuto altiĝus ĝis 842 mejloj (1.355 km). La metroo estas gvidata de publika entrepreno MTA New York City Transit apartenanta al la ŝtato Novjorkio. Kvankam ĝi estas konata kiel "subway" (subtera), ĉirkaŭ kvardek procentoj de la tuta sistemo troviĝas surtere. Ĝia unua linio malfermiĝis en 1904.

Vidu ankaŭ