Metroo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Metroo de Parizo (france: Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. Ĝin konsistigas 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 219,9 kilometrojn, kaj 302 stacioj. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.

La fervojoj de "RER" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 3 150 mm dum tiuj de "metroo de Parizo" havas utilan larĝon de 2 400 mm.

Trajnoj de "RER" veturas sur maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF dum tiuj de "metroo de Parizo" veturas sur dekstra trafikflanko.

Mapo de la linioj de metroo kaj RER

Mapo de linioj de Metroo de Parizo kaj de RER de Francilio (2012)


Metrostacioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrostacioj de Parizo.


Metrolinioj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrolinioj de Parizo.
Linio Nomo Malfermo Longeco
(km)
Nombro
da stacioj
M01 La Défense - Grande Arche Château de Vincennes 1900 16,6 25
M02 Porte Dauphine Nation 1900 12,3 25
M03 Pont de Levallois — Bécon Gallieni 1904 11,7 25
M03bis Gambetta Porte des Lilas 1921 1,3 4
M04 Porte de Clignancourt Mairie de Montrouge 1908 12,1 27
M05 Bobigny - Pablo Picasso Place d'Italie 1906 14,6 22
M06 Charles de Gaulle — Étoile Nation 1907 13,7 28
M07 La Courneuve — 8 Mai 1945 Villejuif — Louis Aragon
/ Mairie d'Ivry
1910 22,5 38
M07bis Louis Blanc Pré Saint-Gervais 1911 3,1 8
M08 Balard Pointe du Lac 1913 23,4 38
M09 Pont de Sèvres Mairie de Montreuil 1922 19,6 37
M10 Boulogne — Pont de Saint-Cloud Gare d'Austerlitz 1913 11,7 23
M11 Châtelet Mairie des Lilas 1935 6,3 13
M12 Front Populaire Mairie d'Issy 1910 15,3 29
M13 Asnières - Gennevilliers - Les Courtilles
/ Saint-Denis — Université
Châtillon — Montrouge 1911 24,3 32
M14 Saint-Lazare Olympiades 1998 9,2 9

Kulturo

Metroo kaj kanzonoj

Multnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.

Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.

Metroo kaj filmoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Linio 10 de la metroo de Parizo Ŝablono:Linio 11 de la metroo de Parizo Ŝablono:Linio 12 de la metroo de Parizo Ŝablono:Linio 13 de la metroo de Parizo Ŝablono:Linio 14 de la metroo de Parizo Ŝablono:Eksa linio 14 de la metroo de Parizo Ŝablono:Veturanta materialo de la metroo de Parizo