Metroo de Sofio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 11 Sep. 2012.
8 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La Metroo de Sofio (bulgare Софийското метро) estas la unua kaj sola metroo en Bulgario, en la ĉefurbo (Sofio). Ĝi malfermiĝis la 28-a de januaro 1998, kaj nuntempe ĝi havas 27 metrostaciojn kun 31.1 km longe, dividita en du sekcioj, la unua inter la kvartalo Obelia kaj la placo Sveta Nedelia kaj la dua inter la nacia stadiono Vasil Levski kaj la kvartalo Mladost 1. Ekzistas projekto por la kunigado de ambaŭ sekcioj per konstruado de la metrostacio Kliment Ohridski.

