Metroo de Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la vaŝingtona metroo

La metroo de Vaŝingtono (angle: Washington Metrorail aŭ mallonge Metro) estas la kerna sistemo de publika transporto por Vaŝingtono kaj ĉirkaŭaj areoj.

La reton de la metroo organizas Washington Metropolitan Area Transit Authority (WMATA).

La metroa reto ligas la urbon Vaŝingtono al jenaj kantonoj en la najbaraj ŝtatoj:

Post sia malfermiĝo en 1976 la reto de Metrorail kreskis al kvin linioj kun 86 stacioj kaj suma longo de 171,1 km. Laŭ la longo de la reto ĝi estas la dua plej granda metroo en Usono post tiu de Novjorko, ĝi do superas la reton de BART, kies teknikan sistemon ĝi transprenis. En 2008 ĝi transportis 215,3 milionojn da pasaĝeroj, tio estas mezume 728 mil pasaĝeroj tage. La veturprezoj varias laŭ la veturata distanco kaj laŭ la tempo.

Desegnis la strukturon de la metroo arĥitekto Harry Weese, uzante "nudan (videblan) betonon", kiu formas ornamajn geometriajn motivojn. La metroo estas konsiderata kiel ekzemplo de nudbetonismo (foje nomata "brutalismo") tipa por la fino de la 20-a jarcento. La volbaĵoj de la stacioj estis juĝitaj al la 106-a loko de la listo de Pintaj Arkitekturaĵoj de Usono (America’s Favorite Architecture) de American Institute of Architects.

Historio

En la 1960-aj jaroj oni planis konstrui plektitan sistemon de urbaj aŭtovojoj en Vaŝingtono, sed parto de la publiko malkonsentis. La kontraŭeco al tiu projekto kreskis, kvankam Harland Bartholomew, prezidanto de la komisiono de teritoria planado por la Distrikto Kolumbio, juĝis, ke metroa reto estus senutila por la maldense loĝata teritorio. Fine oni akordis, ke la urbon ĉirkaŭu ringo da tanĝantaj aŭtovojoj, sed estu radiusaj fervojaj linioj. En 1966 oni kreis WMATA kaj donis al ĝi plenan povon de planado. En 1968 WMATA aprobis planon konstrui regionan reltransportan sistemon de 158 km. La konstruado de tiu ĉi metroo komenciĝis la 9-an de decembro 1969 kaj estis financata de la kongreso de Usono per la leĝo National Capital Transportation Act (nacia leĝo pri ĉefurba transporto). La 27-an de marto 1976 la sistemo estis inaŭgurita, kun longo de sep kilometroj de la "ruĝa linio" kun kvin stacioj, ĉiuj en la Distrikto de Columbia. Plivastiĝante la sistemo atingis la najbarajn urbojn kaj kantonjn:

La 13-an de januaro 2001 la sistemo atingis 166 km kaj 83 staciojn per la pretigo de la "verda linio", pli-malpli nord-suda. Branĉa linio, nomata la "blua", estis malfermita la 18-an de decembro 2004. Planata estas nova, "arĝenta", linio kaj plilongigo de la ruĝa linio al flughaveno Dulles. (La nacia flughaveno de Vaŝingtono, nomata Ronald Reagan, jam longe estas ligita kaj havas stacion ĉe la blua kaj flava linioj.) Per la arĝenta linio aldoniĝos 14 novaj stacioj, 11 el ili en kantono Fairfax kaj 3 en kantono Loudoin; ene de Vaŝingtono la arĝenta linio uzos la jam ekzistantajn trakojn de la oranĝa kaj blua linioj.

Reto de la metroo
Laŭskala mapo

La reto

Nun la metroo de Vaŝingtono havas reton de 171,1 km, kvin linioj kaj 86 stacioj. La linioj ne havas numerojn, sed estas nomataj laŭ koloroj:

Linia nomo Malfermo Stacioj Finstacioj
  Rŭga linio 1976 27 Shady GroveGlenmont
  Oranĝa linio 1978 26 Vienna/Fairfax-GMUNew Carrollton
  Blua linio 1977 27 Franconia-SpringfieldLargo Town Center
  Flava linio 1983 17 HuntingtonFort Totten / Mt Vernon Sq/7th St-Convention Center
  Verda linio 1991 21 Branch AveGreenbelt
  Arĝenta linio (konstruata) Route 772Stadium-Armory

La oranĝa kaj la blua linioj havas komunan parton; same la flava kaj la verda; tial kelkaj stacioj estas kalkulataj dufoje en la tabelo.

La reto estas "rad-radia" (radiuseca); ĉiuj linioj pasas pli-malpli tra la centro, kie ili estas ligitaj en tri stacioj:

Akcidentoj

La plej grava akcidento okazis la 22-an de junio 2009, kiam metroa trajno (ŝajne senbremse) veturis al antaŭa trajno staranta. Mortis naŭ homoj. Antaŭe la 13-an de januaro 1982 mortis tri homoj, kiam dereliĝis trajno. Pliaj mortigaj akcidentoj ne estis.

Kuriozaĵoj

La tagon antaŭ la inaŭguro de prezidento Barack Obama, la 20-an de januaro 2009, estis rekorda nombro da pasaĝeroj, nome 866.681. Jam la sekvan tagon, la inaŭguran, tiu rekordo falis, ĉar estis 1.120.000 pasaĝeroj. La sistemo havas komputile regatajn barilojn, tiel ke eblas nombri la pasaĝerojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj