Metropola areo de Zaragozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola areo de Zaragozo
Regiono
metropola regiono [+]

LandoHispanio
- koordinatoj41° 39′ 0″ N, 0° 52′ 12″ U (mapo)41.65-0.87Koordinatoj: 41° 39′ 0″ N, 0° 52′ 12″ U (mapo)


Metropola areo de Zaragozo (Aragono)
Metropola areo de Zaragozo (Aragono)
DEC

Metropola areo de Zaragozo (Hispanio)
Metropola areo de Zaragozo (Hispanio)
DEC

Map
Metropola areo de Zaragozo
Vikimedia Komunejo:  Zaragoza metropolitan area [+]
vdr
Situo de la provinco de Zaragozo en Hispanio.

La Metropola areo de Zaragozo estas urba areo centrata ĉirkaŭ la urbo de Zaragozo (Hispanio).

Laŭ la klasigo de 1996 la MA estis formata de 18 municipoj kaj laŭ la studo publikita en 2001 jam estis tiam 26 la municipoj integrantaj, dum nune reeldono de tiuj studoj sendube implicus la sumon de almenaŭ aliaj 8 novaj municipoj troviĝantaj ĉirkaŭ la urbo de Zaragozo.

La MA de Zaragozo estas klasenda kiel "malabunda", dum la municipo de Zaragozo estas la kvina plej loĝata de Hispanujo kun 675 121 loĝ.[1][2] (701 090 loĝ. laŭ la municipa censo de 30a de septembro de 2010,[3]), tiel ke la metropola areo rangigas Zaragozon al la deka loko kun 771 246 loĝantoj, sed laŭ la censa populacio de 2010 de la 34 municipoj kiuj troviĝas je cirklo de radiuso de 30 km de la centro de la MA oni atingus 775 245 loĝantoj kaj laŭ pli ĵusaj studoj la funkcianta MA enhavus 871 512 loĝantojn[4], nome 71 % de la populacio de la tuta regiono de Aragono.

Klasigoj[redakti | redakti fonton]

Situo de la metropola areo de Zaragozo en la Provinco de Zaragozo.

Tiu ĉi metropola areo organizeblas laŭ kvar zonoj laŭ kardinalaj punktoj. La zono norda korespondus al la municipoj ĉe la rivero Gállego, la suda al tiuj ĉe la rivero Huerva, kaj la zonoj kaj orienta kaj okcidenta al la municipoj situaj ĉe la rivero Ebro. Menciindas ke la demografia kresko estis pli granda ĉe la zonoj orientaj kaj sudaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], retejo de la Boletín Oficial del Estado (ŝtata oficiala gazeto). Konsultita la 25an de decembro de 2010.
  2. [2] Arkivigite je 2011-06-29 per la retarkivo Wayback Machine, retejo de la Instituto Nacional de Estadística (Statistika ŝtata instituto). Konsultita la 25an de decembro de 2010.
  3. «Zaragoza supera los 700.000 habitantes», retejo de la Municipo de Zaragozo. Konsultita la 29an de aŭgusto de 2010.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-22. Alirita 2011-02-16.