Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo
El Vikipedio
(Alidirektita el Metropolita areo de Sankta Kruco de Tenerifo)
La Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo, estas urba kernaro kiu situas en la orienta pinto de la insulo de Tenerifo (Kanarioj, Hispanio), ĉirkaŭ Santa Cruz de Tenerife. La Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo estas la 14a de Hispanio.[1] Laŭ la Cabildo de Tenerife (insula instanco) oni esperas, ke la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo unuigos ses municipojn en 20 jaroj, pro la enorma demografia kresko kiun eksperimentis.[2] La kerno de la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo kuŝas ĉe la urboj de Santa Cruz de Tenerife kaj San Cristóbal de La Laguna. Ambaŭ urboj troviĝas fizike kaj urbanize unuigitaj, kaj kune havus populacion de ĉirkau 370.331 loĝantoj.[3][4][5]
Notoj [redakti]
- ↑ Áreas metropolitanas de España
- ↑ El área metropolitana unirá seis municipios en 20 años
- ↑ Dos ciudades, una Isla y un millón de opciones
- ↑ http://www.webtenerife.com/PortalTenerife/Home/Disfruta+sin+perderte+nada/Informacion+practica/Antes+de+viajar/Zonas+turisticas/SANTA+CRUZ-LA+LAGUNA.htm Santa Cruz-La Laguna
- ↑ La sala de máquinas del nuevo Santa Cruz