Metzerlen-Mariastein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metzerlen-Mariastein
Blazono de Metzerlen-Mariastein
Blazono de Metzerlen-Mariastein
Blazono de Metzerlen-Mariastein
Metzerlen
Metzerlen
Metzerlen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 7° 28′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.46667 °O / 47.46667; 7.46667 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 28′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.46667 °O / 47.46667; 7.46667 (mapo)
Areo 8,49 km²
Alteco 526 m super marnivelo
Poŝtkodo 4116
Komunumkodo 2477
Mapo de Metzerlen-Mariastein
Mapo de Metzerlen-Mariastein
Mapo de Metzerlen-Mariastein
vdr

Pri la komunumo

Metzerlen-Mariastein estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 905 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Metzleren-Mariastein apartenas al eksklavo de Kantono Soloturno en la Ĵurasa Montaro inter la franca Alzaco kaj la Valo de Laufen, kiu post ŝanĝo de kantono nun apartenas al Kantono Bazelo Kampara. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Mezterlen kaj Mariastein.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,49 km², de kiuj 45,8% estas kovritaj de arbaro, 47,0% servas por agrikulturo kaj 76,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Metzleren-Mariastein limas en nordo al Leymen (Alzaco, Francio), en oriento al Hofstetten-Flüh, en sudoriento al Blauen (BL), en sudo al Dittingen (BL), en sudsudokcidento al Röschenz (BL), en sudokcidento en Burg im Leimental (BL), en okcidento al Biederthal (Alzaco, Francio), kaj en nordokcidento al Rodersdorf.

Trafiko

Metzleren-Mariastein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Oberwil al Laufen. Per poŝtaŭtolinioj al Oberwil kaj al Laufen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj

La ĉefaj vidindaĵo en Metzleren-Mariastein estas la Monaĥejo Mariastein kaj la Kastelo Rotberg, la iama sidejo de la kavliroj de Rotberg.

Historio

La unua dokumenta mencio de Metzerlen datiĝas el la jaro 1194 kiel Mezherlon. Dum mezepoko Mezterlen apartenis al la sep liberaj vilaĝoj ĉe la monto Blauen. En la 15-a jarcento ĝi fariĝis la centro de la Senjorujo Rotberg. En la jaro 1515 Metzerlen fariĝis havaĵo de Soloturno. [2]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Lukas Schenker: Metzerlen-Mariastein en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-05)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj