Meuselbach-Schwarzmühle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meuselbach-Schwarzmühle
Blazono
Meuselbach-Schwarzmühle (Germanio)
Meuselbach-Schwarzmühle (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saalfeld-Rudolstadt
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal
Komunumo Schwarzatal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036705
Poŝtkodo 98746
Aŭtomobila kodo SLF
Oficiala Municipokodo 16073056
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N, 11° 5′ O (mapo)50.5711.089444444444Koordinatoj: 50° 34′ N, 11° 5′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 560 m
Areo 7,50 km²
vdr

Meuselbach-Schwarzmühle estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saalfeld-Rudolstadt de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la tiam nove fondita komunumo Schwarzatal. Krome ĝi per la nova komunumo estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 1064 loĝantojn.

vala panoramo

Historio[redakti | redakti fonton]

Venis la unuaj setlantoj ĉ. 1200 je la piedo de Kuppenberg-monto. La komunumo unue menciitis en 1354 sub la nomo Muzilbach. En la kuro de la tempo la nomo ŝanĝiĝis plurfoje. Dialekte ĝi nomiĝas Misselmich. En 1370 oni la unuan fojon menciis la samnoman rojon en la skribmaniero Müßelbach. Ĝis Reformacio Meuselbach estis filio kvazaŭ de Mellenbach kun 25 domoj. en 1569 la anoj ekrajtis dungi kapelanon kaj starigi kaj kirkon kaj lernejon. En 1585 la muelejo Schwarzamühle menciitis kaj en 1641 la unuiĝo kun Mellenbach post separoj de ties kirkoj definitive malekis. Inter 1626 kaj 1635 la Nigra morto postulis sume 202 mortojn kaj dum la Tridekjara milito svedaj trupoj marodis surloke. Plago de akridoj okazis en 1690/91 kiu maluzebligis la kompletan rakolton. Post la Tridekjara milito la komunumo rapidege evoluis kaj ankaŭ la nombro de la enloĝantaro kreskis, danke al la komercado per oleaĵoj kaj la oferto de transportservoj.

Inter 1738 kaj 1760 konstruitis la nuna kirka ejo. En la kvartalo Schwarzmühle en 1770 la unua ŝtona ponto trans Schwarza faritis. Pro malriĉeco meze de la 19-a jarcento ĉ. 250 meuselbach-anoj elmigris por ĉiam. En 1852 ĉe Schwarzmühle instalitis propra lernejo kiu funkciis ĝis 1939. La nuna ŝoseo inter Meuselbach kaj Schwarzmühle datumas de 1885/86. En 1887 kabano starigitis sur la montopinto Meuselbacher Kuppe, kiun poste anstataŭis la nuna gastejo kun belvidejo. En la 19.5.1897 meteorito kun pezo de 875 gramoj falis sur kampon en la proksimeco de loĝeja zono.

En oktobro 1922 unuiĝis la komunumoj de Meuselbach kaj Schwarzmühle. En 1932 malfermitis duobla skisaltejo de ĉe Rosenberg-monto kiu tiam estis la plej granda en tuta Turingio. Inter 1936 kaj 1937 la kanalsistemo modernigitis, la torento vilaĝa surŝutitis kaj la ĉefstrato ricevis pavimon. Pro ofta malabundo akva konstruitis akvodukta tubo ĝis Cursdorf kaj Meuselbach ricevis aliron al la komunna provizado akva.

Dum la Dua mondmilito eosteŭropanoj faris punklaboron en diversaj entreprenoj.[1] En 1991 alvenis provizado per tregaso. En 1992 inaŭguritis nova ponto trans Schwarza kaj inter 2003 kaj 2006 restaŭritis tre zorgeme la vilaĝa transiro.

Jen la ujoj al kiuj Meuselbach apartenis: Amt Königsee (ĝis 1918), Freistaat Schwarzburg-Rudolstadt (ĝis 1922), Kreis Rudolstadt (1922-1952), Kreis Neuhaus am Rennweg (1952-1994), Distrikto Saalfeld-Rudolstadt (ekde 1994). Schwarzmühle aparttenis je Amt Gehren kaj poste ĝis 1922 al Freistaat Schwarzburg-Sondershausen. Ekde la 1.1.2019 la komunumo unuiĝis kun Mellenbach-Glasbach kaj Oberweißbach je Landgemeinde Stadt Schwarzatal parto de la samnoma Verwaltungsgemeinschaft Schwarzatal.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes - Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945, Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, p. 237. ISBN 3-88864-343-0
  2. Thüringer Gesetz- und Verordnungsblatt Nr. 14/2018 p. 795 ss.