Mezőfalva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mezőfalva [mezOfalva, germane Herzogendorf estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Dunaújváros. La nomo estas hungare: kampo-vilaĝo.

Blazono de Mezőfalva

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Mezőfalva situas sur ebenaĵo , en vojkruciĝo: inter flankovojoj Sárbogárd-Dunaújváros kaj inter flankovojoj Dunaföldvár-Sárosd. Fervojo kaj ĉefvojo estas for. Mezőfalva estas tial granda, ĉar en la ĉirkaŭaĵo ne estas alia vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence laŭvice keltoj, romianoj kaj avaroj vivis en tiu loko. Post la tatara invado kumanoj trovis tie lokon por loĝadi. Ili ne apartenis al departemento, sed ili ricevis aŭtonoman kumanan distrikton, kiun poste la turkoj forviŝis. Cistercianoj fondis novan vilaĝon en 1811, kies nomo estis Herczegfalva (=vilaĝo de duko). La nuna loknomo estas uzata ekde 1951.

Unusola historia monumento de Mezőfalva estas konstruaĵoj de iama kampa mastrumejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Hercegfalva naskiĝis hungara matematikisto László Györfi.