Mezőlak
El Vikipedio
Mezőlak (mezOlak) estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Pápa. La loknomo signifas: herbejo-dometo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 22 km²
- Loĝantaro: 1070
- Poŝtkodo: 8514
- Telefonprefikso: 89
Situo [redakti]
Mezőlak situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Celldömölk-Pápa.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1286 en formo Mezenlak. La kampoj longe apartenis al familio Zámbó. Dum la turkoj fortikaĵo de Pápa defendis la vilaĝon, tamen okazis, ke la loĝantaro devis rifuĝi al marĉo. Ekde 1929 funkcias kurento. En 1935 incendio okazis. Dum la socialismo kolĥozo pri Kinizsi (kiniĵi) funkciis.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, poŝto, apoteko, kuracejo, sportejo, grupo de katolikoj, kalvinanoj kaj luteranoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo
