Meza Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Meza Finnlando

Meza Finnlando (finne Keski-Suomi) estas provinco en Finnlando. Ĝia ĉefurbo estas Jyväskylä. Tamen Meza Finnlando ne situas meze de Finnlando sed meze de la suda duono de Finnlando. La teritorio de Meza Finnlando estas 19 761,51 kvadratkilometroj, el kio 16,3 % estas akvo. Meza Finnlando havas 267 902 loĝantojn (5.1% el loĝantoj de Finnlando).

La dialektoj en Meza Finnlando apartenas al la plej okcidenta formo de savoniaj dialektoj.

La blazono de Meza Finnlando enhavas urogalon, kiu estas la regiona birdo de Meza Finnlando.

Blazono de Meza Finnlando
La blazona de gubernio de Meza Finnlando antaŭ 1997.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Orienta parto de Meza Finnlando apartenas al Lago-Finnlando. La plej grandaj lagoj estas Päijänne, kies norda parto situas en la regiono, Keitele en la norda parto de la regiono, Konnevesi en la orienta parto kaj Kivijärvi en nord-okcidento.

Arbaroj kovras 80 % el la areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Signoj pri primitiva terkultivado troviĝis de ŝtonepoko. Tamen la loĝantaro estis malgranda kaj vivtenis sin plejparte per ĉasado. Meza Finnlando estis ankaŭ ĉasregiono de pli sudaj loĝantoj. La suda parto ricevis siajn loĝantoj el Tavastio, sed al norda parto venis plejparte savo-anoj el sud-oriento.

En 1580 en Meza Finnlando loĝis nur 4 000 loĝantoj kaj la unuaj pli ekzaktaj nombroj estas de ĉ. 1750 kiam en Meza Finnlando loĝis 15 000 loĝantoj. Vojoj estis malmultaj kaj ĉefe la loĝantoj uzis grandajn lagojn por pli longaj vojaĝoj.

La unua urbo en la regiono, Jyväskylä, estis fondita en 1837.

La industrio komencis evolui fine de 19-a jarcento kaj tiam aperis ligno- kaj paperaj uzinoj ĉe riveroj kaj lagoj.

Antaŭ 1960 la teritorio de Meza Finnlando apartenis al kvar gubernioj. Plejparto apartenis al okcidenta gubernio de Vaasa, la suda parto al gubernio Tavastio, orienta parto al gubernio de Kuopio kaj sudorienta parto al gubernio de Mikkeli. En 1960–1997 estas fondita propra gubernio, kies limo estis preskaŭ same ol la limo de Meza Finnlando. Nuna areo de Meza Finnlando estas malgrande pli granda ol areo de eksa Gubernio de Meza Finnlando. En 1997–2010 Meza Finnlando apartenis al gubernio de Okcidenta Finnlando. En la komenco de 2010 oni retiris ĉiuj gubernioj de Finnlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj industrioj de Meza Finnlando estas papera kaj metala industrioj. Gravaj industriaj centroj estas apud Jyväskylä, la urboj Äänekoski kaj Suolahti en norda parto kaj Jämsä kaj Jämsänkoski en la sudo.

En industrio laboras 21 % el laboristoj.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Kampoj kovras nur 5,7 % el la ter-areo. La ĉefaj agrikulturaj regionoj estas en la sudo ĉirkaŭ Jämsä kaj en meza-norda parto en regiono de Laukaa kaj Saarijärvi. En primara produktado laboras 7 % el la laboristoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj politikaj partioj de Meza Finnlando estas Socialdemokrata Partio kaj Centra Partio. El 10 membroj de Finnlanda parlamento elektitaj el Meza Finnlando en 2003, 4 apartenas al Centra Partio kaj 3 estas social-demokratoj, po unu estas el Nacia koalicio, Maldekstra Ligo, kaj Kristandemokratoj.

Maldekstraj partioj havis kutime fortan pozicion en Meza Finnlando pro industrio, sed ankaŭ pro malriĉaj kamparanoj. Centra partio ricevas subtenon el kamparo.

Komunumoj en Meza Finnlando[redakti | redakti fonton]

eksaj komunumoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]