Meza Imperio de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mapo de antikva Egiptio

La Meza Imperio en la historio de antikva Egiptio ampleksas la epokon de proksimume la jaro 2010 ĝis 1793 antaŭ nia erao.

Ĝenerale[redakti | redakti fonton]

La komencon de la Meza Imperio oni datigas je la momento, kiam la diversja partoj de Egiptio sub faraono Mentuhotep la 2-a estis unuigitaj meze de la 11-a dinastio. Tamen ĉi-tie menciiĝas la kompleta 11-a dinastio.

Pro la disfalo de la unuiĝinta Egiptio en la Unua Intertempo de antikva Egiptio la potenco estis dispartigita al pluraj reĝetoj. Tamen jam fine de la 10-a dinastio klariĝis, ke la regantoj de Herakleopolis havis aparte fortan pozicion. Samtempe kreskis la pocento de la regantoj en la sudo, kiam en la urbo Teboj establiĝis la 11-a dinastio.

11-a dinastio[redakti | redakti fonton]

statuo de Mentuhotep la 2-a en la Metropola Muzeo de Nov-Jorko

La sinsekvo de la tri aŭ eĉ kvar tebaj reĝoj, kiuj regis antaŭ Mentuhotep la 2-a, inter egiptologoj ankoraŭ estas pridiskutata, ĉar ekzistas iom malkongruaj indikoj. Senkonsidere de la diskutoj pri la ĝusta kronologio, klaras ke la unuaj reĝoj de la 11-a dinastio igis la sudon de Egiptio ĉiam pli potenca kaj signifa. Plimultiĝis militoj kun la regantoj de la nordo de Egiptio. Ankaŭ kiam Mentuhotep la 2-a, filo de Antef la 3-a, ekregis dum la jaro 2054 a.K. en Teboj, tiuj bataloj kun la nordo daŭriĝis. Proksimume dum sia 32-a jaro de regado li fine sukcesis unuigi la nordon kaj sudon de antikva Egiptio. Lia filo Mentuhotep la 3-a gvidis famiĝintan ekspedicion de 3000 viroj tra la Uedo Hamamet ĝis la Ruĝa Maro, kaj de tie sendis ŝipojn en la landon Nubio. La sekva reĝo Mentuhotep la 4-a ŝajne estis politike malforta kaj eble estis sentronigita fare de lia veziro Amenemhet la 1-a ĉirkaŭ la jaro 1976 a.K. - Amenemhet la 1-a sekve iĝis la fondinto de la 12-a dinastio.

12-a dinastio[redakti | redakti fonton]

Amenemhet la 1-a probable estis simpla civitano de la urbo Teboj, kiu kleriĝis kaj iĝis grava konsilanto kaj gvida oficisto de la reĝo Mentuhotep la 4-a. Post kiam li mem ekregis kiel reĝo, li fortigis la potencon de la novefondita dinastio en la tuta imperio. Li translokigis la ĉefurbon de Teboj iom norben al la urbo Itj-taui. Li enkondukis la tradicion de "kunregado": La maljuna reĝo antaŭ sia morto nomumis sian posteulon kaj ĝis sia morto regis kune kun la onta reĝo.

La filo Sesostris la 1-a konsideriĝas unu el la plej grandaj faraonoj de la Meza Imperio. Jam kiel kunreganto de sia patro ekde la jaro 1956 a.K. li gvidis armeajn ekspediciojn al suba Nubio, kaj tie konstruigis plurajn fortikaĵojn. Sub lia regado la arto kaj literaturo de la imperio aparte floris. Sesostris la 1-a sisteme antaŭenpuŝis la konstruojn de ĉiuj gravaj temploj de la landoj kaj anstataŭigis etajn, ofte el argilaj brikoj starigitajn, konstruaĵojn el pli grandaj kaj imponaj el ŝtono.

Lia filo Amenemhet la 2-a aparte konatas pro kroniko ĉizita en ŝtono, kiun oni trovis en Memfiso kaj sur kiu inter alie priskribiĝas egiptiaj atakoj al Palestino. Lia posteulo Sesostris la 2-a regis supozeble nur ok aŭ naŭ jarojn. Li konstruigis sianpiramidon apud el-Lahun, kio montras fortan intereson de la reganto pri la egipta regiono Fajum. La reĝo komencis sisteme evoluigi la riveran oazon el-Lahun. Sesostris la 3-a laŭ la kompreno de la antikvaj egiptoj konsideriĝis la plej signifa faraono entute. Grekaj kaj egiptaj historiistoj raportis pri multnombraj armeaj konkeroj, ĉefe pri atakoj al Azio, sed ankaŭ al Suba Nubio. La konkeritaj regionoj plu sisteme sekuriĝis per armeaj fortikaĵoj. Ankaŭ interne la faraono estis potenca, kaj signife reduktis la povon de la lokaj nobeloj.

Ankaŭ la sekva faraono, Amenemhet la 3-a, forte regis la landon. Pri lia posteulo Amenemhet la 4-a kaj reĝino Nofrusobek ne ekzistas multaj informoj.

La finon de la Meza Imperio karakterizis kvereloj pri la faraona trono, dispartigoj de la imperio kaj la enmarŝo de la Heka Ĥasut (greke Ύκουσσώς, Hikussos, latinigite Hyksos), grupoj de semidaj enmigrintoj, kiuj inter la jaroj 1719 kaj 1692 antaŭ Kristo invadis Egiption kaj armee estis tre sukcesaj pro uzo de la novaj militiloj ĉevaloj, batalĉaroj kaj pafarkoj.


La Meza Imperio ofte karakteriziĝas "feŭda epoko". Fakte apenaŭ estas alia epoko en la hisotrio de antikva Egiptio, dum kiu oni konstruigis tiom da onumentoj kaj tempoj ankaŭ en la plej malcentraj lokoj kaj provincoj. La Meza Imperio arte kaj arkitekte divideblas en du partojn:

La frua Meza Imperio ĝis proksimume la regotempo de Sesostris la 2-a estas forte impresita de la antaŭaj tradicioj. La piramidoj kaj parto de la arto forte orientiĝas je la Malnova Imperio.

La malfrua Meza Imperio de la regodempo de Sesostris la 3-a' ĝis la 13-a dinastio karakteriziĝas per forta centrigo de la imperio. La faraonaj bildoj ne plu montras junajn idealigitajn virojn, sed saĝan, aĝan reganton. La lingvo de la Meza Imperio por la sekvaj epokoj konsideriĝis "klasika".


Double crown.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Egiptologio