Meza Volgio
Al Meza Volgio apartenas regionoj de Rusio, kiuj situas laŭ la rivero Volgo en meza parto de ĝia fluo. la Granda Sovetia Enciklopedio apartenigas al Meza Volgo la parton inter alfluejo de Okao (situanta en la urbo Niĵnij Novgorod) kaj alfluejo de Kama (en Tatario)[1].
Do, al la Meza Volgio apartenas apudvolgaj teritorioj de respublikoj Tatario, Mariio, Ĉuvaŝio kaj de Niĵnij-Novgoroda provinco.
Alfluantoj de Meza Volgo
- Okao - la plej granda dekstra alfluanto de Volgo;
- Kama - la plej granda maldekstra alfluanto de Volgo;
- Vetluga - maldekstra alfluanto;
- Sura - dekstra alfluanto;
- Svijaga - dekstra alfluanto.
Urboj ĉe la Meza Volgo (laŭ ĝia fluovojo)
- Niĵnij Novgorod (ĉefurbo de la provinco) kaj ĝia aglomeraĵo (urboj Kstovo kaj aliaj);
- Liskovo.
En Ĉuvaŝio:
- Ĉeboksari (ĉefurbo de Ĉuvaŝio);
- Novoĉeboksarsk;
- Mariinskij Posad.
En Mariio:
- Kozjmodemjansk (ĉefurbo de Montara Mariio);
- Zvenigovo;
- Volĵsk.
En Tatario:
- Zelenodolsk;
- Kazan (ĉefurbo de Tatario).
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Volgo
- Kujbiŝeva Rezervujo
- Volgia Bulgario - ekzistinta mezvolgia ŝtato
- Tataroj, tatara lingvo
- Ĉuvaŝoj, ĉuvaŝa lingvo
- Marioj, maria lingvo
- Rusoj, rusa lingvo