Mezbohemia regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezbohemia regiono
ĉeĥe: Středočeský kraj
administra unuo
Vido el Drabaj ĉambretoj direkte al Svijany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Středočeský kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Ekstermita municipo Lidice
Historia regiono Bohemio
Montaroj Brdy, Boh.-Mor. montetaro, Bohemia masivo
Aŭtostradoj D1, D11, D3, D5, D8
 - Internaciaj vojoj R1, R4, R6, R7, R10
 - Fervojo Fervojlinio Prago - Kolín
 - Flughaveno Flughaveno Benešov
Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj
Riveroj
Regiona urbo Prago
 - mezo Prago
 - alteco 177 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O / 50.08722; 14.42111 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Tok
 - alteco 865 m s. m.
Areo 11 014,0 km² (1 101 400 ha)
Loĝantaro 1 247 533
Denseco 113,27 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano MUDr. David Rath ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj S
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kastelparko Průhonice
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 2010 (#34)
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
ISO 3166-2:CZ CZ-ST
CZ-NUTS CZ020
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
Situo de Prago enkadre de Ĉeĥio
Mezbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Mezbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Mezbohemia regiono enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Central Bohemian Region
Retpaĝo: www.kr-stredocesky.cz
Burgo Křivoklát
Burgo Karlštejn

Mezbohemia Regiono situas meze de Bohemio. Per la grandeco, nombro da urboj kaj loĝantoj ĝi apartenas inter plej grandajn Regionojn de Ĉeĥio. Mezbohemia Regiono kiel pli supera administra tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Diference de la ceteraj Regionoj ĝi ne havas sian sidejon lokigita en la propra teritorio, sed en la teritorio de alia Regiono, nome en Ĉefurba regiono Prago.

Ties areo (11 014 km2) okupas preskaŭ 14 % da teritorio de Ĉeĥio kaj ĝi estas proksimume 1,9oble pli granda ol estas mezproksima areo de Regiono en la lando. Regiono tute ĉirkaŭas la ĉefurbon Pragon kaj plu ĝi najbaras norde kun Regiono Liberec, nordoriente kun Regiono Hradec Králové, oriente kun Regiono Pardubice, sudoriente kun Regiono Vysočina, sude kun Sudbohemia regiono, sudokcidente kun Regiono Plzeň kaj nordokcidente kun Regiono Ústí nad Labem.

Teritorie ĝi apartenas al Bohemia masivo, kiu estas unu el la plej malnovaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo ŝanĝiĝas el ebenriĉa nordo en proksimeco de rivero Elbo en montetarhavan sudan kaj sudokcidentan parton de Regiono. La plej alta punkto de la teritorio estas montopinto Tok en montardorso en Brdy en distrikto Příbram, la plej malalta estas surfaco de Elbo en distrikto Mělník.

Administra divido

Regiono administre dividiĝas en 12 distriktojn kun 10 distriktaj urboj. Per la areo la plej granda estas distrikto Příbram (15 % da areo de Regiono), la plej malgranda estas poste distrikto Prago-oriento (5 % da areo de Regiono). En la jaro 2001 en la teritorio de Regiono estis 1 148 urboj kaj urbetoj. La plej granda nombro de urboj estas koncentrita en distrikto Mladá Boleslav (123 urboj) kaj la plej malgrandan nombron de urboj havas distrikto Mělník.

Loĝantaro

Mezbohemia Regiono havis al la 31-a de decembro de 2001 1 123 931 loĝantojn. Plej multe loĝata distrikto en Mezbohemia Regiono estas distrikto Kladno, en kiu nombro da loĝantoj proksimiĝas al 150 000. En distrikto Mladá Boleslav kaj distrikto Příbram vivas pli ol 100 000 loĝantoj. Male populacie la plej malgranda estas distrikto Rakovník kun proksimume 50 000 loĝantoj. La denseco de loĝigo estas la plej alta en distrikto Kladno, distrikto Prago-oriento, distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Mělník, kie ĝi atingis valoron pli ol 130 loĝantoj en km2. Ĉiuj ĉi distriktoj havas intensajn socie-ekonomiajn ligojn al Prago kaj en certa mezuro ili kreas metropolan fonregionon de la ĉefurbo. Male la plej malalta denseco de loĝigo estas en distriktoj: distrikto Rakovník, distrikto Benešov kaj distrikto Příbram, kie la denseco de loĝigo ne superas 70 loĝantojn en km2.

Ekonomio

La situo de Mezbohemia Regiono signife influas ties ekonomian karakterizon. La mallarĝa ligo kun la ĉefurbo kaj densa transportreto farigas la situon de Regiono ekstreordinare avantaĝa. Male evidenta neekvilibrigo de la rilato de Prago – metropolo de tutrespublika signifo – kaj meza Bohemio – periferio de Prago – estas por Regiono malavantaĝo. Tiu ĉi fakto, same kiel malhavo de regiona urbo kiel administra centro de Regiono, en certa mezuro limigas evoluon de Regiono. Regiono estas por Prago signifa fonto de laborfortoj, ĝi plenigas pragan industrion, ĝi provizas Pragon per nutraĵoj, ĝi donas al Prago sian refreŝigejan potencialon.

Trafiko

Mezbohemia Regiono havas krom Prago la plej densan, sed ankaŭ la plej frekventatan transportreton en la respubliko. Tra la teritorio de Regiono kondukas ĝis la ĉefurbo historie radikale organizitaj ĉefaj fervojlinioj kaj landvojaj transitaj retoj. Ankaŭ akva transporto havas sian reprezenton ĉi tie. Unusolan akvovojon en Ĉeĥio por enlanda kaj internacia transporto prezentas nuntempe Elbo-Vultava akvovojo, proksimume ¾ de ties longeco kondukas tra teritorio de Regiono.

Agrikulturo

Por Mezbohemia Regiono estas karakteriza evoluiĝinta agrikultura kaj industria produktado. La agrikultura produktado akiras el eminentaj naturkondiĉoj en nordorienta parto de Regiono. Regiono eminentas ĉefe pro plantaĵproduktado, kulturado de tritiko, hordeo, sukerbeto, en ĉeurbaj partoj kulturado de frukto, legomo kaj floroj.

Industrio

Gravegaj industriaj fakoj estas maŝinindustrio, ĥemio kaj nutraĵindustrio. Aŭtomobilfabriko Škoda en Mladá Boleslav fariĝis entrepreno de tutŝtata signifo. Per kelkaj signifaj entreprenoj estas reprezentita ankaŭ vitrofarado, ceramiko kaj poligrafio. Malfloron notis antaŭe tradiciaj fakoj de karbominado, ŝtalfabrikoj kaj ledindustrio.

Kompare kun strukturo de okupiteco en Ĉeĥio estas en Regiono reprezentita supermezvalore industria produktado kaj agrikulturo, male kvociento de konstruafero kaj en serva tereno en la suma okupiteco estas pli malalta, sed la serva tereno montras en lastaj jaroj progresivan kreskon.

Naturo, historiaj memorigaĵoj

En la teritorio de Mezbohemia Regiono troviĝas kvanto de signifaj historie valoraj memorigaĵoj kaj kelke da ŝirmataj pejzaĝaj regionoj. Per la plej granda koncentriĝo de la memorigaĵoj estas karakteriza urbo Kutná Hora, kiu estis enskribita en Liston de monda natura kaj kultura heredaĵo de UNESCO.

Riveroj

Berounka, Elbo, Kačák, Sázava, Vultavo

Rilataj temoj