Mezepoka amkanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la mezepoka amkantisto Otto von Botenlauben
(fontana statuo en Bad Kissingen, Germanio)

Mezepoka amkanto, kutime nomata laŭ la mezepoka mezaltgermana vorto Minnesang [prononco "Minezang"] estas la skribe fiksita, alte ritigita formo de kantata liriko pri la temo de korteza amo de la okcidenteŭropa nobelaro dum la mezepoko. La mezepoka amkantado estis socie flegata kultura formo en ĉiu parto de la nobelaro – inkluzive de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la tiutempe plej altranga reganto de okcidenta Eŭropo.

En Germanlingvio mezepoka amkantado en la mezaltgermana lingvo skribe dokumentatas ekde pli-malpli la jaro 1155. La en la mezepokaj amkantoj flegita versio de super-dialekta altgermana lingvo estas la unua sistema provo krei tutgermanian literaturan lingvon (nur 400 jarojn poste sekvas dua provo pri tia norma lingvaĵo fare de Marteno Lutero).

Dum la malfrua mezepoko, ekde proksimume la jaro 1250, aliaj literaturaj genroj laŭ graveco eksuperas la kortezan kavaliran amkantadon.

La unuaj dokumentitaj mezepokaj amkantistoj estas la trobadoroj en suda Francio. La lingvaĵo de iliaj kantoj en la moderna epoko ofte nomatas provenca lingvo, kiu tamen ne nur ampleksas la okcitanan dialekton de la regiono Provenco, sed speco de okcitana interdialekta literatura lingvo, kiu alprenas elementojn el pluraj okcitanaj dialektoj. La amkantado de la sudfrancaj trobadors, pli poste ankaŭ de la nordfrancaj trouvères, havas esencan influon al la komencoj de la germanlingva mezepoka amkantado.

Post la komenca instigo el la mezepoka Franclingvio, la "lingva artaĵo" de la mezaltgermana mezepoka amkantado poste evoluas sendepende.

El sociologia vidpunkto, la kavalira mezepoka amkantado esence estas nobela hobio, kaj ene de la korteza kavalira kulturo estas disciplino en la konkuro inter altnobelaj kavaliroj – analogie al aliaj disciplinoj de konkuro, ekzemple en kavalira turniro.

La sukcesa prezento de mezepoka amkanto fare de kavaliro unuarigarde kompreniĝas kiel pruvo de kultura kompetenteco – simile al sukceso en ĉasado aŭ en kavalira turniro. La kanto direktiĝas al honorata damo de la societo, sed ne estas esprimo de privataj interhomaj rilatoj (kvankam ne ĉiam estas centprocente ekskludebla, ke la kantanto kaj la prikantata damo tamen havus sekretan intiman rilaton, sed tiukaze temus pri granda escepto). Mezepoka amkanto ne estas romantika esprimo de emocio, kaj ankaŭ ne lirikaĵo laŭ propraj travivaĵoj, sed kavalire kaj etike normigita lingva kaj muzika rito. De la germanlingva mezepoka amkantado inspiriĝis la sekva itallingva ama liriko de la dolce stil nuovo ekde Francesco Petrarca, kiu nun, dum la komenciĝinta renesanco, tamen ne restis privilegio nur de la nobelaj kavaliroj.

Historio

Walther von der Vogelweide (manuskripto Codex Manesse, ĉirkaŭ la jaro 1300)

Kiel unua trobadoro konsideriĝas duko Vilhelmo la 9-a de Akvitanio (1071-1127). La sudfrancia arto de trobadora kantado meze de la 12-a jarcento atingas sian kulminon kaj disvastiĝas al nordo (trouvères) kaj oriento (germanlingva Minnesang).

Gravaj sud-franciaj trobadors estis Jaufre Rudel, Marcabru, Bernart de Ventadorn, Giraut de Bornelh, Beatriz de Dia kaj Peire Vidal. Elstaraj nord-franciaj trouvères estis Gace Brulé, Colin Muset, Jean Bodel, Thibaut de Champagne, Conon de Béthune, Blondel de Nesle, Adam de la Halle, sed ankaŭ Chrétien de Troyes (kiu kiel verkistoj de artura literaturo multe pli konatas ol kiel kreinto de ama liriko).

La plej malnova germanlingva mezepoka amkantado estas de la poeto Kürenberger. Tiu "danubolanda" amkantado de la jaroj 1150-1170 venas el la regiono inter la urboj Passau kaj Linz borde de la rivero Danubo, el kiu ankaŭ devenas la Kanto de la Nibelungoj. Tiu amkantado baziĝas sur pli malnovaj germanaj radikoj kaj ankoraŭ neinfluatas de la plifajnigata provencala trobadora arto.

La "nova" germanlingva mezepoka amkantado laŭ provencala modelo ekfloras en la okcidento de Alemanio kaj Frankio ekde la jaro 1170. Tiu liriko akcentas la asketan sintenon de la amanta viro kaj la neatingeblecon de la admiratino.

La kavaliro Walther von der Vogelweide kiel unua distanciĝas de la idealo de asketa kaj neniel atingebla amo kaj kantas lirikajoĵojn pri "samrajta amo" aŭ "kora amo". La evoluo varias laŭ regionoj: Dum en Svislando ankoraŭ post la jaro 1300 prikantiĝas la idealo de asketa kaj neatingebla amo, en aliaj partoj de Germanlingvio kaj ekde la jaro 1200 multiĝas parodiaj kaj erotikaj kantaĵoj, ekzemple de la poeto Tannhäuser.

En pluraj manuskriptaj antologioj la poezio de diversaj mezepokaj amkantistoj kolektiĝis kaj komune publike prezentiĝis. Plej konata el tiu kolektoj iĝis la manuskripto Codex Manesse el Hajdelbergo.

Signifaj mezaltgermanaj amkantistoj (en kronologia ordo)

Eksteraj ligiloj

greke minnesang.com – bazaj informoj pri la temo, prezento de mezepokaj amkantistoj, koncertoj kaj muzikaj lumdiskegoj pri la temo (germane) greke informoj pri pluraj mezepokaj amkantistoj (germane) greke studo pri la priskribo de la "virina beleco" en mezepokaj amkantoj, kun multaj teksteroj (same germane) greke informoj anglalingvaj (el la biblioteko de la Universitato de Virginio) greke tradukoj de la poezio de pluraj mezepokaj amkantistoj de la mezepoka al la moderna germana lingvo