Mezepoka latino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paĝo de teksto en mezepoka latino de la Carmina Cantabrigiensia (Cambridge University Library).

Mezepoka latino estis la formo de la latina uzita en la Mezepoko, ĉefe kiel komunikilo por scienca interŝanĝo kaj kiel la liturgia lingvo de la mezepoka Romkatolika Eklezio, sed ankaŭ kiel lingvo de scienco, literaturo, juro kaj administracio. Malgraŭ la klerika origino de multaj el ĝiaj verkintoj, la mezepoka latino ne devus esti konfuzita kun la eklezia latino. Ekzistas neniu reala interkonsento pri la preciza limo kie finiĝas la antikva latino kaj kie komenciĝas la mezepoka. Kelkaj sciencaj enketoj asertas ke ĝi komenciĝas ekde la frua eklezia latino en la mezo de la 4-a jarcento; aliaj ĉirkaŭ la jaro 500 p.K., kaj daŭre aliaj kun la anstataŭaĵo de skriba latino fare de la skribaj latinidaj lingvaroj komence de la jaro 900.

Universitatoj estis unu el plej famaj kernoj kie mezepoka latino prosperis krom la pli ekleziaj kulturaj centroj kiaj monaĥejoj.