Mezepoka muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de eŭropa arta muziko
Mezepoka (476–1400)
Renesanca (1400–1600)
Baroka (1600–1760)
Klasika (1730–1820)
Romantikisma (1815–1910)
20-jarcenta (1900–1999)
21-jarcenta (2000–nuntempo)
Mezepokaj muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj sankta kaj sekulara muziko, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

Mezepoka sankta muziko

Gregoria ĉanto

Gregoria ĉanto, kiu estas speco de plejnkanto, estas centra en la muzika tradicio de Eŭropo en la mezepoko. Ĉanto (liturgia ĥora kanto) estas monofonia sekulara formo, kiu reprezentas la plej fruan konatan muzikon de la kristana eklezio. Tio, kion ni nomas gregoria ĉanto, estas la stile kohera, doktrine unueca versio, kiu devenis el kunmeto de kelkaj diversaj ĉantotradicioj (roma, mozaraba, galikana, ambrozia, k.a.) sub la superrigardo de Romo en proksimume la naŭa jarcento. La repertuaron praktike konsistigis melodioj, kiuj devenas verŝajne el pluraj fontoj, kelkaj eĉ el la tempo de Gregorio la Granda mem (ĉ. 590604). Multaj el tiuj melodioj verŝajne estis verkitaj en la politike stabila, relative klera medio de okcidenteŭropaj monaĥejoj dum la regado de Karolo la Granda. La plej frua transvivinta fontmaterialo por ĉanto montranta muzikan notacion devenas el la komenco de la naŭa jarcento, kvankam la unueco de la muziko tra vasta spaco supozigas, ke ia formo de ĉanta notacio, nun perdita, eble ekzistis jam pli frue. Ni notu, ke jam en la antikva mondo — ekz. en Grekio — ekzistis muzika notacio; sed ĉirkaŭ la kvina jarcento perdiĝis la kapablo legi kaj skribi tian notacion, same kiel ĉia muziko ligita al ĝi.

Inter scienculoj regas vigla disputo pri tio, kiom la muziko de gregoria ĉanto reprezentas transvivon de la muziko de la antikva mondo, sed sendube estis ia influo, minimume el la muziko de la sinagogo. Nur etaj ĉifaĵoj de antikva muziko transvivis (ekz., la epitafo de Seikilos), sed tiuj montras (kaj tio ne surprizas) similecon je modalo, formo, kaj frazkonceptado al pli malfrua okcidenteŭropa muziko.

Tra la ĥaosaj jaroj de la frua mezepoko ĉanto travivis kaj prosperis en monaĥejoj kaj religiaj centroj ĉar tiuj ĉi estis la lokoj de plej granda stabileco kaj klereco. Kristana ĉanto (konata kiel la mozaraba liturgio) transvivis ankaŭ en Hispanio sub moslema regado, kvankam tiu ĉi estis izolita speco kaj tia muziko poste subpremiĝis en klopodo trudi konformecon al la tuta liturgio.

La plej multaj disvolvaĵoj en okcidenta klasika muziko aŭ rilatas al aŭ rekte devenas de procedoj unue viditaj en ĉanto kaj ties plej fruaj derivaĵoj.

Organumo

Ĉirkaŭ la fino de la naŭa jarcento, kantistoj en monaĥejoj kiel St. Gall en Svisio ekprovis aldoni alian parton al la ĉanto, ĝenerale voĉon en paralela movo, kantante plejparte perfektajn kvartojnkvintojn kontraŭ la originala melodio. Tiu ĉi disvolvaĵo nomiĝas organumo, kaj ĝi reprezentas la originon de kontrapunkto, la trajto kiu plej certe distingas eŭropan muzikon disde la cetero de monda muziko. Tra la sekvantaj kelkaj jarcentoj organumo disvolviĝis en pluraj manieroj. La plej grava estis la kreado de "ornama organumo" ĉirkaŭ 1100, iafoje konata kiel la skolo de St. Martial (nomata laŭ monaĥejo en sudcentra Francio, kiu posedas la plej bone konservitan manuskripton de tiu ĉi repertuaro). En "ornama organumo" la originalan melodion oni kantis en longaj tonoj dum akompananta voĉo kantis po multajn tonojn kontraŭ ĉiu el la originala, ofte en tre ellaborita maniero, dume emfazante la perfektajn konsonancojn (kvartojn, kvintojn, kaj oktojn) kiel en la pli fruaj organumoj. Postaj disvolviĝoj de organumo okazis en Anglio, kie la intervalo de la trito aparte favoriĝis, kaj kie oni kredeble improvizadis organumojn kontraŭ ekzistanta ĉantomelodio, kaj ĉe Notre Dame en Parizo, kiu fariĝis la centro de muzika kreada agado tra la dektria jarcento.

Skolo de Notre Dame (ars antiqua)

La impona florado de la skolo de Notre Dame de polifonio de ĉirkaŭ 1150 ĝis 1250 respondis al la same imponaj atingoj en gotika arkitekturo: la centro de agado ja estis la katedralo de Notre Dame mem. Ĝuste en tiu ĉi periodo ritma notacio ekaperis en okcidenta muziko, precipe kunteksto-dependa metodo de ritma notacio konata kiel la ritmaj modaloj. Tio estis ankaŭ la periodo, en kiu disvolviĝis konceptoj de formala strukturo, kiuj metis atenton sur proporcion, teksadon, kaj arkitekturan efikon. Iafoje oni nomas tian muzikon la pariza skolo, aŭ pariza organumo, kaj ĝi reprezentas la komencon de tio, kio kutime nomiĝas la ars antiqua. Komponistoj el tiu periodo kreis plurajn novajn muzikajn formojn: klozuloj, kiuj estis melismaj sekcioj de organumoj elprenitaj kaj tajlitaj per novaj vortoj kaj plia muzika malvolvado; konduktuso, kiu estis kanto por unu aŭ pluraj voĉoj, kiun oni kantu ritme, verŝajne okaze de ia procesio; kaj tropoj, kiuj estis rearanĝaĵoj de pli malnovaj ĉantoj nun havantaj novajn vortojn kaj iafoje novan muzikon.

La moteto, unu el la plej gravaj muzikaj formoj el la malfrua mezepoko kaj renesanco, ekdisvolviĝis dum la periodo de Notre Dame el la klozulo, aparte el la formo uzanta plurajn voĉojn, kiel ekz. en la verkado de Pérotin. Ĝin oni plu disvolvis en formon de granda ellaboriteco, rafiniteco, kaj subtileco en la dekkvara jarcento, la periodo de la ars nova.

Franca ars nova

La komenco de la ars nova estas unu el la malmultaj klaraj kronologiaj dividoj en mezepoka muziko, ĉar ĝi respondas al la eldono de la Roman de Fauvel, grandega kompilaĵo de poezio kaj muziko, en 1310 kaj 1314. La Roman de Fauvel estas satiro pri koruptaĵoj en la mezepoka eklezio, kaj ĝi estas plena je mezepokaj motetoj, lajoj, rondeloj, kaj aliaj novaj sekularaj formoj. Kvankam la plejmulto de la muziko estas anonima, ĝi enhavas plurajn pecojn de Philippe de Vitry, unu el la unuaj komponistoj de la izoritma moteto, disvolviĝo kiu distingas la dekkvaran jarcenton. La izoritman moteton perfektigis Guillaume de Machaut, la plej bona komponisto siatempe. La plejmulto de la muziko de la ars nova estis franca laŭ deveno; tamen, la termino ofte malstrikte aplikiĝas al ĉia muziko el la dekkvara jarcento, speciale por inkludi la sekularan muzikon de Landini en Italio.

Dum la ars nova, sekulara muziko akiris polifonian rafinitecon antaŭe trovatan nur en sankta muziko, kio ne estas supriza se konsideri la sekularan karakteron de la frua renesanco (kaj ni notu, ke malgraŭ tio, ke tiu ĉi muziko estas ofte konsiderata "mezepoka", la sociaj potencoj ĝin produktintaj estis respondecaj por la komenco de la literatura kaj arta renesanco en Italio — la distingo inter mezepoko kaj renesanco estas malklara, aparte se konsideri artojn tiel diversajn kiel muzikon kaj pentradon). La terminon "ars nova" (nova arto, aŭ nova tekniko) enkondukis Philippe de Vitry en sia traktato sub la sama nomo (probable verkita en 1322), por distingi tiun ĉi praktikon disde la muziko el la tuj antaŭa epoko.

Mezepoka sekulara muziko

Goliardoj

La goliardoj estis vojaĝantaj poeto-muzikistoj en la Eŭropo de la deka jarcento ĝis la mezo de la dektria, kaj tial ilia tradicio dividis iom da tempo kun la tradicio de trobadoroj kaj trouvères. La plej multaj estis scienculoj aŭ ekleziuloj, kaj ili verkis kaj kantis en la latina, malsimile al la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesanger, kiuj uzis la nacilingvon. Kvankam multaj el la poemoj transvivis, tre malmulta muziko restas. Ili eble influis — eĉ decide — la tradicion de trobadoroj kaj trouvères. La plej multaj el iliaj poemoj estas sekularaj, kaj kvankam pluraj el iliaj kantoj glorigas religiajn idealojn, aliaj estas malkaŝe profanaj, traktantaj ebriecon, diboĉadon, kaj amoremon.

Minnesang

La tradicio de Minnesang estas la germana respondo al la agado de la trobadoroj kaj trouvères en la okcidento. Bedaŭrinde, malmultaj fontoj transvivis el tiu tempo; la fontoj de Minnesang estas plejparte el du aŭ tri jarcentojn post la kulmino de la movado, kio estigas kelkan disputadon pri ilia ekzakteco.

Geisslerlieder

La Geisslerlieder estis la kantoj de vagantaj bandoj de Flagelantoj, kiuj celis trankviligi la venĝemon de kolera Dio per penta muziko kune kun difektado de siaj korpoj. Estis du apartaj periodoj de agado de Geisslerlied: unu ĉirkaŭ la mezo de la dektria jarcento, el kiu, bedaŭrinde, nenia muziko transvivis (kvankam multaj tekstoj restas); kaj alia el 1349, por kiu kaj vortoj kaj muziko transvivis mirakle sendifektaj pro la atentado de sola pastro, kiu skribadis pri la movado kaj registradis ĝian muzikon. Tiu ĉi dua periodo respondas al la disvastiĝo de la pesto en Eŭropo, kaj priskribas unu el la plej teruraj eventoj de eŭropa historio. Ambaŭ periodoj de agado en Geisslerlied okazis precipe en Germanio.

Trobadoroj kaj trouvères

La muziko de la trobadoroj kaj trouvères estis nacilingva tradicio de monofonia sekulara kantado, verŝajne akompanata de instrumentoj, kantata de profesiaj, kelkfoje vojaĝantaj, muzikistoj, kiuj estis tiom lertaj kiel poetoj kiom kiel kantistoj kaj instrumentistoj. La lingvo de la trobadoroj estis la okcitana (alifoje nomata la langue d'ocprovençal); la lingvo de la trouvères estis la malnovfranca (nomata ankaŭ la langue d'oil). La periodo de la trobadoroj respondis al la florado de kultura vivo en Provenco, kiu daŭris tra la dekdua jarcento kaj en la unuan jardekon de la dektria. Tipaj temoj de trobadoraj kantoj estis milito, kavalireco, kaj kortega amo. La periodo de la trobadoroj finiĝis subite per la Albigensa Krucmilito, la furioza kampanjo de Papo Inocento la 3-a por elimini la herezon de albigensismo (kaj proprigi la riĉaĵojn de sendefenda popolo), kiu efektive ekstermis la tutan civilizacion. Transvivintaj trobadoroj iris aŭ al Hispanio, norda Italio, aŭ norda Francio (kie la tradicio de trouvères plu vivis), kie iliaj kapabloj kaj teknikoj kontribuis al la postaj disvolviĝoj en la kulturo de sekulara muziko en tiuj lokoj.

La muziko de la trouvères similis al tiu de la trobadoroj, sed ĝi povis transvivi en la dektrian jarcenton neinfluite de la milito de ekstermado kontraŭ la albigensoj. Plej multaj el la pli ol du mil transvivintaj kantoj de trouvères inkludas muzikon, kaj montras rafinitecon tiel grandan kiel tiu de la poezio, kiun ili akompanas.

Liturgia dramo

Ankoraŭ alia muzika tradicio de Eŭropo dum la mezepoko estis la liturgia dramo. Treeble tiu ĉi estis la plej malnova el ĉiuj, ĉar en sia originala formo ĝi eble reprezentas transvivadon de romia dramo kun almeto de kristanaj historioj — ĉefe la evangelio, la Pasiono, kaj la vivoj de la sanktuloj. Ĉiu parto de Eŭropo havis iaspecan tradicion de muzika aŭ duone muzika dramo en la mezepoko, inkludantan roladon, paroladon, kantadon, kaj instrumentan akompanon en ia kombino. Probable ili estis ludataj de vojaĝantaj aktoroj kaj muzikistoj, kaj la muzikaj elementoj povus esti la plej proksimaj transvivintaj parencoj de la perdita populara muziko de sia periodo. Multaj konserviĝis sufiĉe kompletaj por permesi modernan rekonstruadon kaj prezenton (ekz. la Dramo de Daniel, kiu estis lastatempe registrita).

Fino de la epoko

Marki la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco, rilate la komponadon de muziko, portas problemojn. Kvankam la muziko de la dekkvara jarcento estas sufiĉe evidente mezepoka laŭ konceptado, kaj la muzika agado en Italio — la centro de agado por la frua renesanco — postiris tre malproksime malantaŭ tiu de Francio, estas pli bone rigardi la muzikon de la dekkvina jarcento kiel transira periodo, konservanta plurajn el la idealoj de la fino de la mezepoko (ekz. speco de polifonia verkado, en kiu la partoj diferencas vaste unu de la aliaj) sed ekmontranta plurajn el la difinaj trajtoj de la renesanco (ekz. internacia stilo, kiu disvolviĝis per dislokiĝado de franca-flandraj muzikistoj tra Eŭropo).

Mezepokaj komponistoj

John DunstableFrancesco LandiniGuillaume de MachautPhilippe de VitryWalther von der VogelweideLeoninPerotinHildegard von Bingen

Multo de la muziko el la mezepoka periodo estas anonima. Jen estas listo de gravaj komponistoj, kies nomoj estas sciataj, el la mezepoka periodo. Kelkaj el la nomoj, speciale el la komenco de la periodo, eble estis nure poetoj kaj verkistoj, kaj la melodiojn, por kiuj ili verkis vortojn, eble verkis aliaj, nun anonimaj; atribuado de monofonia muziko en fontoj de la mezepoka periodo ne estas ĉiam fidinda.

Ĉanto kaj monofonia sankta muziko

13-jarcenta organumo kaj polifonio de la ars antiqua

La tradicio de la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesang

La Ars Nova

La artefarita kaj kompleksa stilo de Ars subtilior

Transira periodo al renesanca muziko

Muzikteoriistoj

Manuskriptaj fontoj

Organumo

Gota periodo

Francio

Italio

Anglio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.music.iastate.edu/antiqua/instrumt.html greke http://kantele.pl/nagrania/3hosp/07-07-kantele-rozpoznaj.mp3 greke http://www.arabworldbooks.com/Literature/troubadour_poetry.htm greke http://www.burg-fuersteneck.de/fortbildung/mittelalter-musik (instruado, germana)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.



Ŝablono:LigoElstara