Mezepokaj herezaj movadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fonto inspira: [1]

Mezepokaj herezaj movadoj estas religiaj movadoj taksataj heterodoksaj vidpunkte de la teologio de la Katolika Eklezio laŭlonge de ĝia historio. Tiuj grupoj ofte naskiĝis kun la celo de spirita revigliĝo, reage al la riĉeco, taksata ekscesa, de la Klerikaro, al la foriĝo el la ordonoj de Skriboj kaj al la politika kuntreniĝo de la Eklezio de Romo. Tiuj movadoj estis akuzitaj pri herezo kaj do persekutataj kiam ili negis “katolikajn dogmojn”.[1]

La sektoj havas ĉiuj certajn komunajn elementojn religiajn kaj moralajn:

  • Eklezio percepte identigata kun la komunumo de la fidelularo;
  • kapablo kaj rajto de ĉiu kristano administri la sakramentojn kaj prediki la vorton de Kristo;
  • restaŭrado de la apostola vivo en ĝia tuta integreco. Sed, reale, kiu pli kiu malpli, volas:
  • Eklezio kaj klerikaro malriĉaj kiel antaŭ Konstantino kaj papo Silvestro la 1-a;
  • devigo de manlaboro por la patroj animzorgantoj;
  • kondamno de la malegaleco inter la homoj;
  • vagaj teoriaj aludoj kaj kelkaj praktikoj de prakomunismo;
  • tiuj movadanoj ne konprenas kaj ne volas preĝojn kaj librojn latinlingvajn;
  • apelacias al la [[Evangelio[[j por negi ĉiun teran aŭtoritatecon kaj laŭleĝecon pri korpaj punoj, tributojn al la ŝtato kaj dekonaĵojn al la Eklezio.

Kiuj estas fine herezuloj?

Temas pri forĝistoj, tajloroj, hardistoj, kamparanoj; homoj “seninstruaj kaj idiotaj”, laŭ la difinoj de la iliaj kontraŭuloj, kaj kiel mem, foje, emas sin difini; ignoranto nome malŝatanto pri tiu kulturo de la Eklezio kaj de aliaj sociaj tavoloj el kiuj la plebo sin sentis ekskludata...[2]

Bogomilismo[redakti | redakti fonton]

La Bogomiloj estis sekvuloj de religia reformcela movado, naskiĝintaj en Balkana duoninsulo - aparte en Bulgario kaj Makedonio – en la 10-a jarcento. Ili disvastiĝis ankaŭ en Serbio kaj Bosnia. Bogomilismo reprezentis disvolviĝon de la orienta dualismo (kiu certas ke la realon estas gvidita de du principoj, bono kaj albono): ŝajnas, efektive, ke ĝia naskiĝo koincidus kun translokiĝo de vastaj masoj da homoj el Mezoriento al Bakana Duoninsulo]] altruditaj de la Bizanca imperio kiuj eble jam konfesis ideojn manikeajn

La bogomilisma doktrino, atribuata al pastro Bogomilo (en slavona lingvo signifas: amata de Dio), asignis la rolon de unuenaskita filo de Dio al Satano, kreitulo ribela kulpa pri la modlo-kreo de la materia mondo (kontraŭa al la origina spirita universo) kaj la homaj estuloj, destinitaj restadi sklavoj de la malbono ĝis la alveno de la dua filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu malsupreniris el la ĉielo homŝajne por liberigi la spiritan principon jam enan en la homoj kaj malvenki la malbonon, kiu ekde tiam simple nomiĝas Satano, sen la dia nomo 'El'.>ref>Hebrelingva radiko signanta la “dian”, ku evidente mankas en la vorto “Satano”.

Bogomiloj praktikis rigidan asketismon, rifuzante sanktajn bildojn, la sakramentojn, la Malnovan Testamenton escepte de la Psalmaro kaj de la Hebreaj profetoj, kaj ĉiun malenan kulton kaj ĉiun formon de skribo je eklezia deveno.

En 1118 bizanca imperiestro Aleksio la 1-a ekzekutigis, pro herezo, la tiaman ĉefon de la sekto, kiu supervivis en Bosnio ĝis la islamana konkero de la 15-a jarcento, inspitante ankaŭ la movadojn de Albigensoj kaj Katarismo.

Unuaj herezaj movadoj en la okcidenta mondo[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo la herezoj, preskaŭ malaperintaj ĉe la epoko de la morto de Ludoviko la 1-a la Piulo kaj de la fino de la Karolida imperio, repululis en la unuaj dekoj de la 11-a jarcento: ili estis individuaj kaj epizodaj, ŝulditaj al apartaj cirkonstancoj kaj kiuj estingiĝis plejfoje kun la morto aŭ forjuĝo de la ĉefoj. Tiuj herezoj ofte naskiĝis el la lego de originaj tekstoj de la Biblio: tiel en Monforto Gerardo estis kreinta grupeton racionalisme inklunan karakterizitan per asketaj konceptoj kaj per la negado pri la historia ekzisto de Jesuo Kristo kiel fizika kaj reala persono: en Orléans eta rondo de kanonikoj, gvidita de la konfesprenanto de la reĝino Konstanca, edzino de Roberto la 2-a de Francio, sin konsideris inspiritaj de la Sankta Spirito, kaj negis la enkarniĝon, la resurekton kaj juĝis superfluaj ĉiujn sakramentojn kaj la bibliajn tekstojn; en Arras Gundolfo estis alestiginta kristanan komunumon animitan per la apostolaj kaj evangeliaj preceptoj kaj juĝis superfluaj la sakramentojn; en Akvitanio Ademaro emfazis la apostolan vivon engaĝiĝantan en ekstrema asketo karakterizita per la rifuzo de la geedziĝo kaj de la viando de li juĝataj pekaj: li ankaŭ rifuzis la uzon de kruco kaj la bapton kaj ankaŭ geedziĝajn seksrilatojn ĉar disvastigantoj de la materio (kiuj tamen estis idealo de la plej perfektuloj.

Ĉiuj cititaj movadoj estis juĝataj manikeajdonatistaj ĉe tiamaj teologoj, nekapablaj tamen dialektike dialogi kun ili. Reale iliaj radikoj surfaciĝis ne el la antikvaj herezoj sed el socia kaj religia historio de la epoko kaj estis klara la admono devenanta el la socio kiu ne plu eltenis la korupton kaj la Simonion de la klerularo.

Kataroj aŭ Albigensoj[redakti | redakti fonton]

La Kataroj praktikis rigidan asketon, adheris al dualisma doktrino, heredita de Manikeismo, ili kredas, do, en la konflikto inter la mondo spirita, kreita de Dio, kaj tiu materia, verko de Satano .

Laŭ la radikaj kataroj, la mondo estis verko de Satano, kiu estis enprizoniginta en la korpoj la animojn de la falintaj anĝeloj, La lukto inter la bono kaj malbono kuntrenas ĉiujn kaj nura saviga vojoj estas la liberiĝo el la materio pere de purigado kaj, en ekstremaj kazoj, la memdetruiĝo. La plej perfektaj estas, do, tiuj kiuj, sin allasante morti pro malsato, signas la ekstreman venkon de la spirito sur la korpo.

Katarismo ne perspektigivas paŭperistajn-evangeliajn idealojn, sed antaŭsupozajn doktrinajn; estis ĝuste tiu aspekto kiu malsamigas tiun movadon el la antaŭaj. Ĝuste en la regionoj pli evoluintaj ĝi disvastiĝis enorme. Fakte tiu herezo aperis an Norditalio en la 12-a jarcento kun la komunumoj de Desenzano, Mantuo kaj Concorezzo, sed ĝi invadis aparte la suda Francion (Provenco), kie la adherantoj al la movado estis nomata Albigensoj el la franca urbo Albi.

Kiam oni ĝin zorgoplene rimarkis, la katara herezo jam estis penetrinta en la diversaj socialaj stadioj kaj jam hierarkie organiziĝis.

Ĉe la fino 14-a jarcento la Kataroj estis preskaŭ malaparintaj, ankaŭ pro la sanga krucmilito kontraŭ la albigensoj, kaj la aktiveco de la Dominikanoj kaj Franciskanoj kaj ankaŭ de la Inkvizicio. Krome estis dekretita la mortopunon kaj de la papo kaj de la imperiestro

De la katara liturgio restas la ritlibro latina kaj provenca kaj la Libro de la du Principoj. La krucmilito kontraŭ la Albigensoj (Kataroj]], kiuj foje perforte perturbadis la katolikajn komunumojn, estis dekretita de papo Inocento la 3-a kaj daŭris de 208 ĝis 1209]]. Ĉar la komisiita franca reĝo sukcesis superregi ĉiujn aŭtoritojn, fine la regiono Provenco eniris en la dominado de la franca krono.

Valdenanoj[redakti | redakti fonton]

Valdenanoj havis sian originon en Mezepoko kiel sekvuloj de predikanto Valdo aŭ Valdesio [3]

Valdo estis riĉa komercisto de Liono kiu donacis ĉiujn siajn bonaĵojn al la malriĉuloj kaj sin dediĉis al la predikado pri Evangelio. Valdo, kiu estas bonhava sed ne multe kulturhava (li konis apenaŭ rudimentoj pri la latina lingvo kaj komisiis la tradukon de la sanktaj tekstoj al la vulgara lingvo por kompreni ĉiun vorton), decidis liberiĝi el riĉecoj kaj viziti teologiajn kursojn

Lia movado predikis kontraŭ la ekscesaj posedaĵoj de la alta klerularo imagante ke mem estis inspiritajn de la apostoloj. Laŭ iuj el ili la klerularo ne rajtis posedi ion ajn por ke tia estus la volo de Kristo. Pro tiu kaj aliaj ekscesoj translimiĝantaj al herezo (ankaŭ virinoj rajtis prediki kiel ŝarĝitaj de la vanaj apostoloj) la sinodo de Verono de 1184, en kiu ĉeestis la papo Lucio la 3-a, ilin deklaris disiriĝintaj el la eklezio, nome ilin ekskomunikis post la admonoj de la ĉefepiskopo de Liono. Ili ne submetiĝis, male ili kreis paralelan hierarkion. Valdo tamen engaĝiĝis por revenigi la skisman grupon de sia movado al la Eklezio, sed inter la jaroj 1205 kaj 1207 li forpasis sensukcese. De tiam naskiĝis multaj movadoj kiuj kontestadis la ekleziajn hierarkiajn taksatajn pekohavaj kaj malbonfarantaj, kaj ekaranĝis sakramentojn laŭ la modifoj enkondukitaj de kataroj. [4]

En la 16-a jarcento adheris al Protestanta reformacio, organizante eklezion kaj doktrinojn laŭ la modelo kalvinista

Dolĉinanoj[redakti | redakti fonton]

Dolĉinanoj estis sekvuloj de spirituala movado de la fino de la 13-a jarcento estigita de frato Dolĉino Tornielli, kiu rifuzis la hierarkian principon sur kiu sin regis la Eklezion (Episkopoj kaj papo) kaj proklamis la komunecon de ĉiuj bonaĵoj (inkluzive de la virinoj). Ĝia asketismo postulis ke aspiranto al religia ordeno provu sian kasteĉkapablon dormante kun junaj virgulino) Post akrega polemiko kontraŭ la eklezio kaj disrabadoj por vivteni la vagantan dolĉinana komunumon, la eklezioj de la teritorioj de Novaro kaj Verceli organizis krucmiliton kiu post longa sieĝo en Valsesia (Italio, Verceli) kaptis kaj iujn ĉefojn de la movado, kiuj post juĝa kondamno, estis stuparumitaj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la priskriboj pri tiaĵoj oportunas memorigi ke la determinado de la realaj karakterizoj kaj principoj de ĉiu antikva movado prezentas kompleksan operacion, se oni konsideras ke preskaŭ ĉiuj informoj nin atingintaj devenas de oponantoj de koncerna kredo. La plej granda parto de la literaturo koncernanta tiujn movadojn estis aŭ detruita aŭ suferis grandajn ŝanĝojn; io, tamen, supervivis en tekstoj skribitaj sed bele modifitaj aŭ pere de la buŝa tradicio. La difino de tiuj movadoj kiel "herezaj" estis jam delonge forlasitaj de esploristoj ĉar la heterodoksio supozigas deviacion de ortodoksio antaŭe konfesata.
  2. Gioacchino Volpe – Movimenti religiosi e sette ereticali nella società medioevale italiana, secoli XI-XIV – Firenze – 1961 – p. 247).
  3. Ĉu temas pli la sama persono aŭ pri du? Laŭ lasta studoj inkulis ankaŭ ke ili estis du kaj ke la vera iniciatinto estis Valdesio. Vidu Bibliografio).
  4. Preskaŭ tiun tempon, Francisko el Asizo insiste petis de la episkopo la oficon de predikanto kaj ĝin obtenis, kaj predikis kaj ne kritikis eĉ ordonis al siaj plurmiloj da fratuloj kritiki neniam sed nur doni ekzemplon... kaj transformis la eklezian socion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Delio Cantimori, Eretici italiani del cinquecento - Ricerche storiche, Sansoni Editore Nuova, Firenze 1977
  • Brenon, Anne. I Catari, storia e destino dei veri credenti (Le vrai visage du Catharisme), Convivio, Firenze, 1990
  • Domenico Dante, Il tempo interrotto. Breve storia dei catari in Occidente, Palomar, Bari 2009.
  • Duvernoy, Jean. Le Catharisme. La religion, 1976.
  • Duvernoy, Jean. Le Catharisme. L'histoire, 1979.
  • Nelli, René. La vie quotidienne des Cathares du Languedoc au XIII siècle, Paris: Hachette, 1969.
  • Grado Giovanni Merlo, Eretici ed eresie medievali, il Mulino, Bologna 1989, 145 pp., ISBN 88-15-02982-6
  • Orioli Raniero, Fra Dolcino, Jaka Book, 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]