Mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
St Michaels Church Hildesheim.jpg
Mezepoka fortikaĵo en Carcassonne, Francio

Mezepoko (ĉirkaŭ 500-1500, vidu malsupre) estis la meza periodo en skemisma divido de eŭropa historio en tri "epokojn": klasikan civilizon, Mezepokon, kaj modernan civilizon. Oni ofte konsideras, ke ĝi daŭris de la fino de la Okcidenta Romia imperio (476) ĝis la estiĝo de naciaj monarkioj kaj la komenco de demografia kaj ekonomia revigliĝo post la Nigra Pesto, eŭropa transmara esplorado kaj la kultura revigliĝo konata kiel la Renesanco ĉirkaŭ la 15-a jarcento kaj ankaŭ la Reformacio, kiu komencis en 1517.

Dum la Romia imperio ŝanĝis sian formon kaj disfalis, pluraj ĝermanaj kaj poste slavaj popoloj kaj la ankoraŭ potencaj regionaj nobelaj familioj de Romio konkuris por potenco en diversaj partoj de Eŭropo inter si kaj kun la postvivanta orienta parto de la Romia imperio (kutime nomata la Bizanca imperio de modernaj eŭropanoj).

La frua parto de la epoko estis karakterizata en okcidenta Eŭropo de multe malpliiĝinta potenco de centralizita administrado kaj la sekva forigo de registara aŭtoritato kaj respondeco por milita organizado, impostado kaj juro kaj ordo je sinsekvaj niveloj al regionaj kaj lokaj estroj subtenataj rekte de la enspezo de parto de la teritorio super kiu ili havis militan, politikan kaj juran potencon. Dum la malfrua Mezepoko rekreskis centralizita potenco dum landoj ekkonsciis sian nacian identon kaj fortaj regantoj celis pligrandigi la teritorion organizitan de ili sub centra registaro. Unu bone konata versio de tia unuigo estas konata kiel la Albigensa Krucmilito.

Ĉi tiu eskalo de reciprokaj devoj, konata kiel feŭdismo aŭ la feŭda sistemo, devigantaj ĉiun homon servi sian superulon kontraŭ ties protekto, faris konfuzon de teritoria suvereneco (ĉar aliancoj emis ŝanĝiĝi tra la tempo, kaj iafoje estis reciproke kontraŭdiraj), sed la rezulta kapablo de la lokaj aranĝoj funkcii en la manko de forta reĝa potenco provizis iom da elasteco en politika ordo karakterizata de sia manko de unueco.

La disvastiĝo de Kristanismo de la mediteranea regiono kaj de Irlando kaj Skotlando tra Eŭropo, kaj la manko de ĉia forta alternativa ideologia bazo por potenco signifis, ke ekleziuloj profunde implikiĝis en registaron, kaj provizis la bazon de unua eŭropa "identeco" en la formo de religio komuna al la plejparto de la kontinento ekde almenaŭ la 9-a jarcento ĝis la disigo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj (1054).

Funkcianta ekzemplo de ĉi tiu identeco estas la periodo malstrikte konata kiel la Krucmilitoj, dum kiuj papoj, reĝoj, kaj imperiestroj provis utiligi kristanan identecon por militi kontraŭ Islamon, kiu disvastiĝadis laŭ la sudaj kaj orientaj limoj de Eŭropo. Politika unuanimeco en Eŭropo estis plejparte iluzia, kaj la milita subteno por la plejparto de la krucmilitoj venis el malvastaj regionoj en Eŭropo. Grandaj partoj de norda Eŭropo ankaŭ restis ekster la kristanaro ĝis la 12-a jarcento aŭ poste.

Periodigo[redakti | redakti fonton]

Estas ege malfacile decidi kiam la Mezepoko finiĝis, kaj fakte kleruloj donas malsamajn komencdatojn por la Renesanco en malsamaj partoj de Eŭropo. La plejparto de la kleruloj, kiuj studas italan historion de la 15-a jarcento, ekzemple, konsideras sin historiistoj de la Renesanco aŭ de la Frumoderna Epoko, dum iu, kiu studas Anglion dum la frua 15-a jarcento estas konsiderata mezepokisto. Aliaj elektas specifajn eventojn, kiel ekzemple la eŭropan inventon de presarto fare de Johannes Gutenberg (1450), la turkan kapton de Konstantinopolo aŭ la finon de la angla-franca Centjara milito (ambaŭ en 1453), aŭ la falon de islama Iberio, aŭ la vojaĝon de Kolumbo al Ameriko (ambaŭ en 1492), aŭ la Reformacion komencantan en 1517, por signi la finon de la epoko.

Similaj diferencoj nun estas malkovrataj pri la komenco de la epoko. Tradicie, oni diras, ke la Mezepoko komenciĝis kiam la Okcidenta Romia imperio formale ĉesis ekzisti en 476. Tamen, tiu dato mem ne estas grava, ĉar la Okcidenta Romia imperio estis tre malforta dum jam iom da tempo, dum Romia kulturo postvivis almenaŭ en Italio dum ankoraŭ kelkaj jardekoj. Hodiaŭ, iuj datas la komencon de la Mezepoko al la dividiĝo kaj kristaniĝo de la Romia imperio (4-a jarcento), dum aliaj, kiel Henri Pirenne rigardas la epokon ĝis la estiĝo de Islamo (7-a jarcento) kiel "malfrua klasika".

En Okcidento, oni ofte dividas Mezepokon en fruan periodon (iafoje misnomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la japana historio la epoko de ĉirkaŭ 1200 ĝis ĉirkaŭ 1600 estas nomata la mezepoko aŭ la japana mezepoko. Tiu epoko karakteriziĝis per forta superrego de budhismo kaj feŭdismo.

La malgranda alteco de homoj en la mezepoko estas vaste disvastiĝinta, sed nuntempe refutita opinio. Esploroj ĉe skeletoj en la lastaj jardekoj montriĝis, ke la meza alto de la mezepoka homo kompareblas al tiu de la homoj komence de la 20-a jarcento.

Eŭropo spertis en la alta mezepoko gravan varmperiodon, tiel ke en Anglujo oni kreskigis vitojn. Nur en la 14-a / 15-a jarcento malpliboniĝis la klimato kaj estiĝis la tiel nomata malgranda glacia epoko. Pro tio ŝanĝis la nutrado kaj parte estiĝis subnutrado, kio kaŭzis malaltiĝon de la averaĝa korpoalto dum la sekvaj jarcentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Giulio D'Onofrio, STORIA DEL PENSIERO MEDIEVALE, Città Nuova, 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]