Mezgranda buntpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mezgranda buntpego
Dendrocopos medius (Marek Szczepanek).jpg

Mezgranda buntpego
(Dendrocopos medius)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pegoformaj birdoj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dendrokopo Dendrocopos
Specio: Mezgranda buntpego Dendrocopos medius
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Dendrocopos medius

Linnaeus 1758

La Mezgranda buntpego, Dendrocopos medius, estas mezgranda birdo de la genro Dendrocopos pli malgranda kaj hela ol la Granda buntpego sed pli granda ol la Malgranda buntpego, krom aliaj diferencoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Raso sanctijohannis el la regiono Zagros.

Ĝi estas kolora simile kiel aliaj buntpegoj, ekzemple kiel la Granda buntpego, tio estas kun nigraj kaj blankaj partoj kaj flava frunto, sed ĉe tiu ĉi specio la virbirdo kaj inbirdo havas ambaŭ ruĝajn kronojn, dum ĉe tiu nur junuloj havas ruĝan kronon. Krome tiu ĉi specio havas pli blankan vizaĝon kaj ne tiom markitan subvizaĝan nigran strion, kiu atingas nek la bekobazon nek la nukon, sed iomete malsupreniras ambaŭflanke de la kolo suben. Je la flugiloj ili havas blankan makulon ĉeŝultre kaj komence de flugiloj, kiel ĉe la Granda buntpego, kaj kiel ĉe tiu ili havas nigran strimakulojn en flugiloj. Suba parto esta blanka sed ĉe suba ventro estas rozeca, preskaŭ kiel ĉe la Granda buntpego. Sub flugiloj je la flankoj estas ruĝetaj makuloj. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj pro tio malfacile distingeblas.

Dimensioj: longeco de korpo: 20cm - 22cm
malfermo de flugiloj 29cm - 39cm (34cm mezaveraĝe)
pezo 50g - 85g.

Beko estas iomete malforta ol ĉe Granda buntpego kaj pro tio kvankam ĝi estas nur iomete malpli granda ol la Granda buntpego, ĝi aspektas kvazaŭ multe pli malgranda pro tiu mallonga kaj maldika beko kaj la pli rondoforma hela kapo. Ĝi povas ankaŭ esti konfuzita kun la Siria buntpego (ĉefe la junuloj), el kiuj oni devas distingi pro la plej eta beko, la ruĝa krono kaj la larĝaj flankaj strioj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Mezgranda buntpego loĝas nur en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio, tio estas en okcidenta parto de palearkto (norda Eŭrazio) - de norda Hispanio, kaj Francio, tra Germanio, orienten de Pollando, Litovio kaj Ukraino, sude meze de Italio nur en etaj lokaj partoj, tra Balkanio, Turkio kaj Kaŭkazo. Ne logas ĉe Britaj insuloj, SkandinavioRusio. La specio estas loĝanta kaj ne migranta, krom mallongdistancaj movoj post reproduktado. Estas specio ne tiom ofta ol la Granda buntpego. Ĝi malaperis el Svedio en 1982, sed pliiĝas en Belgio kaj Nederlando.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en falfoliaj arbaroj precipe kverkaj kun karpeno kaj ulmo. Ĝi preferas miksitajn partojn de regionoj kun arbaroj, paŝtejoj, duonarbaroj, maldensejoj kaj elhakitaj arbaroj. Kutime ili preferas manĝi alte en arboj, movante konstante kaj malfaciligante sia rigardado.

Ne estas ofta ties tamburado kaj neniam por teritoriaj celoj, kiujn ili klopodas per kanto eĉ kontraŭ pli grandaj pegoj, tio estas malrapida nazeca gvajk gvajk gvajk gvajk gvajk. La alvoko inkludas rapidan kik kekekekek.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dendrocopos medius manĝigante sian idon.

Ĝi nestas unu foje jare dum aprilo ĝis junio. Ĝi mem ĉizas nestkavon ĉirkaŭ 5cm larĝan kun ronda enflutruo en seka arbotrunko aŭ maldika branĉo. Ino metas plej ofte 5-6 blankajn ovojn, sed ankaŭ pli malofte 4 aŭ 7, kiujn kovas gepatroj dum 12 tagoj (pli malofte 11, 13 aŭ 14). Geidoj estas nutrataj de ambaŭ gepatroj dum 14 tagoj kaj post ilia ekfluo ili estas ankoraŭ nutritaj ĉirkaŭ 10 tagojn.

Tiu ĉi specio estas matura sekse post unu jaro. Dum la reprodukta sezono la birdo estas monogama. La partenrado malfortiĝas post la reproduktado, sed povas daŭri dum vintro kaj renoviĝas dum la ĉefa sezono de pariĝado. Ekde fine de januaro kaj pli ofte en februaro kaj marto la masklo tamburas kaj brue alvokas el sia teritorio. Se ino alproksimiĝas, la masklo plifortigas sian alvokon kaj realigas rimarkindajn svebantajn flugojn ĝis allogi la inon. Poste ili pariĝas, dum hirtiĝas la ruĝan plumaron de la kapo. La ino trarigardas la nestotruon kiun preparis la masklo kaj adoptas taŭgan sintenon por seksumado. La unua seksumado okazas en februaro kaj pli oftas en marto.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas insektojn kaj iliajn larvojn vivantajn en ligno, kiel formikojn, sed kiujn la birdoj kaptas sur la trunko kaj ne tiom sub la ŝelo, sed ankaŭ elsuĉas sevon el la arboj kaj vintre manĝas ankaŭ semojn ĉefe de kverkoj, karpenoj kaj fagoj.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj