Mezmalaltgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO-lingvokodo :

639-1 = mankas
639-3 = gml

La mezmalaltgermana lingvomezepoka platgermana lingvo (germane mittelniederdeutsch, mallongigo ISO 639-3 "gml" de la angla termino "German Middle Low") estas evolua stadio de la malaltgermana aŭ platgermana lingvo kaj evoluis el la malnovmalaltgermana aŭ malnovsaksa lingvo dum la mezepoko. Skribaj dokumentoj ekzistas ekde la unua duono de la 13-a jarcento (pli ekzakte ekde inter la jaroj 1225 kaj 1234.

En malvasta senco la lingvo ampleksas nordan Germanion kaj la nordorienton de la nuntempa Nederlando, oriente de rivero IJssel. Laŭ vasta kaj malpli ekzakta senco ĝi ankaŭ inkluzivas la pli okcidentan teritorion de la meznederlanda lingvo, do ankaŭ la okcidenton de la nuntempa Nederlando kaj Flandrion.

La iom ampleksaj verkoj pri la mezmalaltgermana lingvo nur traktas ĝin laŭ la supre skizita malvasta senco.[1]

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Hanso ĉirkaŭ la jaro 1400

La mezmalaltgermana lingvo dum la epoko de la komerca ligo Hanso inter la jaroj 1300 ĝis 1600 estis la gvida skriba lingvo en la nordo de Mezeŭropo kaj servis kiel interlingvo por la tuta norda duono de Eŭropo. Ĝi uziĝis paralele al la latina lingvo ankaŭ por diplomataj celoj kaj por ĉiaspecaj oficialaj dokumentoj. La Hansa ligo por sia korespondado precipe uzis la mezmalaltgermanan lingvon. Mezmalaltgermanaj dokumentoj ekzistas de Londono okcidente ĝis Velikij Novgorod oriente kaj de Bergen norde ĝis Vestfalio sude. Ankaŭ en Visby sur la sveda insulo Gotlando, en Rigo, Talino kaj Tartu homoj komunikis mezmalaltgermane. En Kopenhago ekzemple ankoraŭ ekzistas manskriba vortaro inter la mezmalaltgermana kaj la rusa el la jaro 1607 de Tönnies Fonne. Aparte el tiu tempo rezultis enorma influo de la mezmalaltgermana al la skandinaviaj lingvoj norvega, dana kaj sveda, kiu karakteriziĝas per multnombraj pruntvortoj el la mezmalaltgermana. Iuj skandinavistoj opinias, ke duono aŭ pli el la vortostoko de la sveda lingvo baziĝas sur la mezmalaltgermana – en tiu kalkulo tamen atentendas, ke ne temas pri la plej oftaj vortoj (pronomoj, kunjunkcioj, prepozicioj ktp.) sed pri pli fakaj kaj ne tium oftuzataj vortoj (nomoj de profesioj ktp.).

Kulture elstaraj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

Krom la ĉiaspecaj oficialaj dokumentoj verkitaj en la mezmalaltgermanaj, aparte la sekvaj literaraj verkoj estas gravaj lingvaj monumentoj:

  • La "Sachsenspiegel" ("Saksa Spegulo"), kolekto de saksaj leĝoj el la jaroj ĉirkaŭ 1225, kiu ĝis la 19-a jarcento esence influis la juron en Eŭropo,
  • la "Berlinisches Stadtbuch" ("berlina urbolibro"), kiu kunmetiĝis precipe fine de la 14-a jarcento,
  • la "Chronica novella" de Hermann Korner, Lubeko, ekde la jaro 1416 (ankaŭ en la latina),
  • la "Redentiner Osterspiel", pripaska teatraĵo el la jaro 1464,
  • la mezmalaltgermana Biblio, inkunablo presita de Steffen Arndes en Lubeko, 1494,
  • "Reinke de Vos", presita de Hans van Ghetelen en Lubeko, 1498, fablo poste tradukita en multajn aliajn lingvojn, kiu inter alie altgermane prilaboriĝis de Johann Wolfgang von Goethe,
  • De düdesche Schlömer, religia dramo de Johannes Stricker (1584) kaj
  • la manlibro pri la rusa lingvo de Tönnies Fonne (1607).

Pli postaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

El la mezmalaltgermana poste evoluis la moderna platgermana lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jan Goossens: Niederdeutsche Sprache - Versuch einer Definition ["Malaltgermana lingvo – provo de difino"]; en: Niederdeutsch - Sprache und Literatur, eldonita de Jan Goossens, volumo 1 – "Sprache", Neumünster 1973, p. 9-27.