Mezmoreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezmorenoj je la Granda Aleĉglaĉero

Mezmoreno nomiĝas en la geologio morenoj, kiuj ekestas aŭ ekestis per la kunfluo de du glaĉeroj (konfluenco). Je tio la koncernaj flankmorenoj unuiĝas al mezmoreno. Se la originaj glaĉeroj estas samgrandaj, la mezmoreno videblas kiel rulŝtona bendo proksimume meze sur la glaĉerglacio.