Meznokta belulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meznokta belulino estas fantomo de brazila folkloro. Oni kredas, ke ŝi estas fantomo de bela virino, plej ofte kun ruĝaj aŭ blankaj vestoj.

Ŝi ne aperas nokte, kaj malaperas meznokte. Tre bela, ŝi similas al vivanta junulino kaj ŝatas babili kun solaj viroj en trinkejoj. Ŝi sidas apud iun, babilas, dancas kaj trinkas. Ĉirkaŭ meznokte (00:00h), ŝi invitas al kunulo kuniri al ŝia hejmo. Ĉarmita, la viro entuziasme akceptas la inviton. Ili kune promenas kaj babilas ĝoje ĝis loko kun alta muro, kie ŝi diras: "ĉi tie mi loĝas, ĉu vi ne volas resti kun mi?". La sorĉo malaperas kaj la kunulo ekkomprenas ke ili estas antaŭ tombejo (en Brazilo, tombejoj havas altajn murojn). Antaŭ ol li povas diri ion, aŭdiĝas la meznokta sonoro de horloĝa sonorilo kaj la fantomo malaperas.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.