Mezoriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MezorientoMeza Oriento, ankaŭ ProksimorientoProksima Oriento (Araba الشرق الأوسط, persa: خاورمیانه ، Hebrea המזרח התיכון, kurda: Rojhelatî Nawerast, turka: Orta Doğu) laŭ vaste uzata tradicia eŭropcentra vidpunkto, estas regiono de okcidenta Azio kaj nordorienta Afriko, inkluzivante krom arabaj landoj ankaŭ Israelon kaj Iranon.

Tiuj mondpartoj estas ofte rigardataj kiel Meza Oriento:

Foje Turkio kaj Israelo estas rigardataj en Proksima Oriento, foje en Meza Oriento. Foje oni konsideras Meza Oriento ĉiuj landoj de sudokcidenta Azio, sekve, oni inkluzivas en ĝi Afganion, Armenion Azerbajĝanon kaj Pakistanon. Alifoje, oni inkluzivas en "Meza Oriento" nur arabajn landojn.

Kritiko pri Eŭropcentrismo

La terminoj "Mezoriento", aŭ "Meza Oriento", kaj eĉ pli "Proksimoriento" aŭ "Proksima Oriento" estas malklaraj kaj plursignifaj. La signifo de la nacilingvaj nomoj kun simila formo varias, kaj ankaŭ ene de iuj lingvoj ĝia signifo draste ŝanĝiĝis dum la pasintaj cent jaroj.

La Angla Middle East (Mezoriento)respondas al la Germana Naher Osten kaj la franca Proche Orient (laŭvorte "Proksima Oriento"), dum la Germana Mittlerer Osten (Mezoriento) respondas al tio, kion la Angloj antaŭe nomis Middle East, kaj la Francoj Moyen Orient (Mezoriento). La situo de la Angla Middle East kaj de la franca Moyen Orient laŭgrade moviĝis okcidenten ĝis la nuna pozicio. Ekz-e la sveda lingvo sekvis tiun evoluon, dum la germana restis ĉe la antaŭa uzo. La tuta terminkomplekso "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Malproksima Oriento" (aŭ "Fora Oriento" )klare spegulas eŭropocentran perspektivon.

Pro ĉio ĉi multaj opinias, ke oni prefere evitu la esprimon "Mezoriento", same kiel "Proksima Oriento" kaj "Meza Oriento", preferante neŭtrale geografiajn esprimojn kiel "okcidenta Azio", "centra Azio, "orienta Azio", "nordorienta Afriko" k.s., laŭ la celita signifo.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara