Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
|
|
|
|---|---|
|
|
|
| Tundro | |
| Tajgo | |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| Ĉeriveraj areoj | |
| Malsekejo | |
|
Akvaj biomoj
|
|
| Lageto | |
| Marbordo | |
| Mangrovo | |
| Algarbaroj | |
| Koralrifoj | |
| Neritika zono | |
| Kontinenta plataĵo | |
| Pelaga zono | |
| Benta zono | |
| Varmaj fontoj | |
| Malvarmaj submarfontoj | |
|
Aliaj biomoj
|
|
| Enroka biomo | |
|
|
|
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), estas tersupraĵa biomo kies superreganta vegetaĵaro konsistas el poacoj kaj/aŭ arbedoj. La klimato estas modera kaj duonarida ĝis kvazaŭhumida.
- Temperaturo : varma ĝis varmega sezono (ofte kun malvarma aŭ frosta sezono vintre);
- Grundo : fekunda kaj nutraĵ-riĉa;
- Plantoj : poacoj, arboj aŭ arbedoj en savano kaj arbedaro;
- Bestoj : grandaj, paŝtiĝantaj mamuloj; birdoj;
Stepoj/malalt-gresaj prerioj estas malalt-gresaj herbejoj kiuj troviĝas en duonaridaj klimatoj. Alt-gresaj prerioj estas alt-gresaj herbejoj en areoj kun pli alta precipitaĵo. Erikejoj kaj paŝtejoj estas, respektive, arbustetaroj kaj herbejoj kie arbara kreskado estas malhelpata hom-agade, ne klimate.
Altaj herbejoj, inkluzive de la alt-gresa prerio de Nordameriko kaj de la humida pampo de Argentino, havas moderan precipitaĵon kaj riĉajn grundojn kiuj igas ilin ideale taŭge por malintensiva agrikulturo, kaj alt-gresaj ekoregionoj inkluzivas iujn el la plej produktivaj greno-kultivaj regionoj en la mondo.
Savanoj estas areoj kie troviĝas kaj gresoj kaj arboj, sed la arboj ne formas kanopeon kiel en arbaro.
Ekoregionoj de Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |