Miĉihiko Kano
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 3 Okt. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| 鹿野 道彦 Miĉihiko Kano |
|
|
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: la 17-an de septembro 2010 |
|
| Antaŭulo | Hirotaka Akamatsu |
|---|---|
|
|
|
| Naskiĝo | la 24-an de januaro 1942 en Jamagata, gubernio Jamagata, Japana Imperio |
Miĉihiko Kano (japane鹿野 道彦, laŭ la anglalingvo transskriba sistemo Hepburn Michihiko Kano, naskiĝis la 24-an de januaro 1942 en Jamagata, gubernio Jamagata, Japana Imperio, do nun 71-jara, estas japana politikisto. Li estas membro de la Demokrata Partio de Japanio (民主党 [minŝutō]) kaj deputito de la unua parlamenta ĉambro Ŝugiin (japane 衆議院).
Ekde la 2-a de septembro 2011 li estas la nuna ministro pri agrikulturo, arbara mastrumado kaj fiŝkaptado de Japanio, en ministraro gvidata de la ĉefministro Joŝihiko Noda. La saman postenon li jam havis mallongan tempon antaŭe, ekde septembro 2010 en la ministraro gvidata de la ĉefministro Naoto Kan.

