Miĥail Baĥtin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Miĥail Baĥtin

Miĥail Miĥailovich BAĤTIN (ruse: Михаил Михайлович Бахтин) (naskiĝis en 1895, mortis en 1975) estis lingvisto de Rusio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miĥail Baĥtin naskiĝis en Orjol. Lia familio apartenis al dekadenca aristokratio. Li loĝis inter Vilniuso kaj Odeso, do en plurlingva regiono. Li studis Filozofion kaj Beletron en la Universitato de Sankt-Peterburgo, kie li konatiĝis kun la germana filozofio.

Post la Revolucio de 1917 li loĝis en Leningrado. Inter la jaroj 1924 kaj 1929 li konatiĝis kun la ĉefaj personoj de la rusa Formalismo. Tiam li publikigis inter aliaj titoloj sian ĉefverkon "Marksismo kaj Filozofio de la Lingvaĵo" (1929). Tiu libro, kiu aperis kun la nomo de lia amiko kaj disĉiplo Voloĉinov, nur en la sepdekaj jaroj de la dudeka jarcento ĝuis sian meritaĵon.

Ekzilita en 1929, li transloĝiĝis al Kazaĥio. Oni akuzis lin pri partopreno en kontraŭleĝa agado ĉe Ortodoksa Eklezio. Tie li restis ĝis 1936, sed en 1937 li denove transloĝiĝis. Ĉifoje li iris al Saransk, ĉefurbo de Mordovio.

En 1941 li pretigas sian doktorigan tezon ĉe Instituto Gorjkij, en Moskvo, kaj post la dua mondmilito li reiris Saransken kiel profesoro.

Post la morto de Stalin lin malkovris studentoj. De la sesdekaj jaroj de la dudeka jarcento lia famo pligrandiĝis kaj iom post iom lia nomo influis esplorojn tra la plej gravaj universitatoj en la mondo. Liaj ideoj pri literatura teorio, literatura kritiko, socilingvistiko, analizo de la diskurso kaj semiotiko faris lin unu el la plej gravaj filozofoj de la lingvo. Laŭ Baĥtin ĉiu lingvistika analizo devas atenti al la nelingva kunteksto.

Filozofio de la lingvaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉe "Marksismo kaj filozofio de la lingvaĵo" li celis havigi al la maksisma teorio koheran ideologian kaj psikologian bazon por kontraŭi kaj la pozitivisman objektivecon kaj la idealisman subjektiveco. Tiucele li renovigis la koncepton de la lingva signo. Laŭ Baĥtin signo estas abstrakta ilo kapabla interrilati la individuan konscion al la socia medio. La individua pensmaniero laŭ li ne fabrikas la ideologion, sed ĝuste male.

Malgraŭ la fakto, ke li esploris lingvosciencon de la fino de la 1920-aj jaroj, lia verkaro restas aktuala. Signifa parto de la nuna teorio de la teksto kaj de semiotiko baziĝas sur principoj proponitaj de Baĥtin. Malfermita al pluraj sciencaj kampoj lia filozofio aplikis la dilalektikan materialismon kaj atingas terenojn trans la striktajn limojn de lingvoscienco, kiel psikanalizon, strukturismon, evoluciismon, biologion kaj fizikon.

Literatura teorio[redakti | redakti fonton]

Devenas de lia doktoriga tezo pri la verko de François Rabelais kategorioj kiel dialogismo, polifonio, heteroglosio kaj karnavaleco. Per tiu esploro Baĥtin kantraŭargumentas la klasikan retorikon kaj proponas socian analizon de la literatura verko.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1927 : Freŭdismo
  • 1928 : La formala metodo en literatura historio
  • 1929 : Problemoj de la poetiko de Dostojevski, Marksismo kaj Filozofio de la Lingvaĵo
  • 1965 : La verko de François Rabelais kaj la populara kulturo de Mezepoko kaj de Renesanco
  • 1978 : Estetiko kaj teorio pri la romano
  • 1984 : Estetiko de la parola kreado
  • 2003 : Por filozofio de la ago, La aĝo de la homo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]