Miĥail Kutuzov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Kutuzov
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1745 (1745-09-05)
en Sankt-Peterburgo
Morto 16-an de aprilo 1813 (1813-04-16) (67-jaraĝa)
en Bolesławiec / Bunzlau
Tombo Katedralo de Kazana Dipatrino
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Q15646808Universitato de Strasburgo
Subskribo Miĥail Kutuzov
Familio
Patro Illarion Golenishchev-Kutuzov
Patrino Anna Golenishcheva-Kutuzova
Edz(in)o Yekaterina Golenishcheva-Kutuzova
Infanoj Elizaveta Khitrovo • Praskovya Kutuzova • Darya Golenishcheva-Kutuzova • Anna Golenishcheva-Kutuzova • Ekaterina Mikhaylovna Golenishcheva-Kutuzova
Okupo
Okupo diplomatooficiro
vdr
Portreto de ĉefmarŝalo Mikaelo Kutuzov pentris Volkov

Miĥail Illarionoviĉ Goleniŝĉev-Kutuzov (ruse Михаил Илларионович Голенищев-Кутузов; naskiĝis la 16-an de septembro 1745 en Sankt Peterburgo, mortis la 28-an de aprilo 1813 en Bunzlau, Prusio (nun Boleslawiec en Pollando)) estis fama rusa militisto, generalo-ĉefmarŝalo ekde 1812.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mikaelo estis filo de inĝeniera generalo-leŭtenanto Illariono Matvejeviĉ Goleniŝĉev-Kutuzov. Lia patrino Anna Larionovna apartenis al rusa nobela familio Beklemiŝev. En 1759 li kun bonega atesto finis la artelerian militlernejon kaj restis en ĝi kiel instruisto de matematiko. Ekde 1761 dum la Sepjara milito li servis kiel standardisto en Astraĥana infanteria regimento, kiun estris kolonelo Aleksandro Suvorov.

Dum la rusa-turka milito en 1768-1774 Kutuzov partoprenis kelkajn militbatalojn kiel stabano. En 1774 apud Aluŝto (Krimeo) li estis grave vundita per kuglo trafinta liajn dekstrajn tempion kaj okulon.

Pro militaj sukcesoj Mikaelo Kutuzov en 1784 meritis altan rangon de la generalo-majoro.

En 1790 sub gvido de Aleksandro Suvorov li partoprenis sturmon de la potenca turka fortreso Ismailo situanta ĉe rivero Danubo proksime de Nigra maro.

Kiel lerta diplomato Kutuzov estris la rusan ambasadon en 1792-1794 en Konstantinopolo (nun Istanbulo, Turkio) kaj sukcesis atingi gravajn avantaĝojn por sia patrujo Rusio dum traktado kaj subskribo de la traktato.

Poste li servis en kelkaj respondecaj postenoj, inkluzive postenojn de militaj guberniestroj de Litovio kaj Sankt Peterburgo.

Post surtroniĝo de imperiestro Aleksandro la Unua en 1802 Kutuzov lasis la militservon, ĉar la nova caro ne favoris al li. Tamen en 1805, kiam okazis milito inter Aŭstrio kaj napoleona Francio, Aleksandro la Unua ordonis al li estri la rusan milittrupon kaj moviĝi en la fronton por apogi la aliancan Aŭstrion. Apud urbeto Austerlitz (nun Slavkov en ĉeĥia Moravio) okazis grandioza batalo, rezulte de kiu la aliancanoj fiaskis kaj Francio venkis.

Post ĝi Kutuzov denove falis en malfavoron kaj ĝis 1811 okupis pli-malpli respondecajn militpostenojn. Ekde marto 1811 Mikaelo Kutuzov estis ĉefmarŝalo de la rusa milittrupo sukcese batalinta en Moldavio kontraŭ la turka armeo. Pro kelkaj gravaj venkoj Kutuzov ekde la 29-a de oktobro 1811 titoliĝis kiel grafo de Rusia Imperio. Kaj jam ekde la 29-a de julio 1812 li rangis kiel princo, ĉar danke al liaj multaj klopodoj aperis t.n. Bukareŝta traktato, tre avantaĝa por Rusio.

Konsilio en Fili pri forlaso de Moskvo. Pentris Kivŝenko
Dosiero:Kutuzov2.jpg
Kutuzov en batalo de Borodino

Patria milito de 1812[redakti | redakti fonton]

La rusa armeo malsukcesis komence de la franca invado sub gvido de Napoleno Bonaparto okazinta la 24-an de junio 1812 kaj retiriĝis. La 8-an de aŭgusto Mikaelo Kutuzov estis nomumita kiel ĉefkomandanto de la rusa armeo. Li decidis okazigi batalon kontraŭ francoj apud vilaĝo Borodino situanta ĉ. 100 km okcidente de Moskvo. Rezulte de la batalo okazinta la 7-an de septembro ambaŭ armeoj grave ruiniĝis kaj perdis multajn soldatojn. Por konservi restaĵojn de sia armeo kaj poste refortiĝi Kutuzov ordonis forlasi Moskvon la 14-an de septembro. La antikvan ĉefurbon de Rusio post multaj jarcentoj venis la fremdaj okupintoj. Moskvo tuj ekbrulis kaj du trionoj de la urbo baldaŭ estis detruitaj.

edzino Katerina

Veninta malvarmego, manko de taŭgaj konstruaĵoj por loĝado kaj nutraĵoj devigis francojn la 8-an de oktobro forlasi Moskvon. Samtempe Napoleono tre timis esti ĉirkaŭigita kaj atakita per la refortiĝinta rusa armeo aginta kune kun partizanoj. Antaŭ sia forlaso Napoleono ordonis eksplodigi moskvan Kremlon, sed manko de pulvo ne permesis ĝin entute detrui, kvankam kelkaj turegoj kaj muroj estis grave difektitaj.

Post kelkaj bataloj la franca armeo estis devigita marŝi okcidenten laŭ sama smolenska vojo, kiun ĝi uzis dum la invado. Ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estis malplenaj kaj havis nenian nutraĵon por soldatoj kaj ĉevaloj. Ĉefmarŝalo Kutuzov daŭrigis forpeli francojn el Prusio kaj Pollando kaj venkis ekzemple en la Batalo de Berezina.

Sed subite li mortis en Bunzlau la 28-an de aprilo 1813. Lia korpo estis balzamita, translokita en Sankt Peterburgon kaj sepultita en tiea Kazana katedralo.

Lia familio[redakti | redakti fonton]

En 1778 Mikaelo Kutuzov edziĝis al Katerina Iljiniĉna Bibikova, kiu estis filino de fama rusa militisto Ilja Bibikov. La geedzoj havis kvin filinojn : Praskovia (1777-1844), Anna (1782-1846), Elizaveta (1783-1805), Katerina (1787-1826) kaj Daria (1788-1854).

Memoro[redakti | redakti fonton]

La Operaco Kutuzov de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germana Wehrmacht dum la Dua Mondmilito estis tiel nomumita honore de la generalo Miĥail Kutuzov.

Kutuzov monumento en Boleslaviec
Kutuzov monumento en Sankt Peterburgo
Ordeno de Kutuzov

Memoro pri Mikaelo Kutuzov fame konserviĝas en Rusio kaj en aliaj landoj. Omaĝe al li oni establis monumentojn en: Bunzlau (Boleslawiec), Sankt Peterburgo, Borodino, Kaliningrado, Smolensko, Moskvo.

En 1942-1943 Sovetunio konstituis la trigradan ordenon de Mikaelo Kutuzov. En Moskvo ekzistas Kutuzov avenuo kaj samnoma metrostacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]