Miĥail Larionov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Larionov
Miĥail Larionov, Memportreto, 1910
Naskiĝo la  3-an de junio 1881(nun 1881-06-03)
en Tiraspolo
Morto la 10-an de majo 1964 (82‑jara)
en Fontenay-aux-Roses
Nacieco rusa
Sukcesis kiel pentristo
Artista celigo Radiismo
Persona informo
Tombo Pariza tombejo de Ivry
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancioRusio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
Edz(in)o Natalja Gonĉarova
Okupo
Okupo pentristo • scenografo • kostumdezajnisto • ilustristo • dezajnisto • gravuristo
vdr

Miĥail Fjodoroviĉ LARIONOV (ruse Михаил Фёдорович Ларионов) (naskiĝis la  3-an de junio 1881(nun 1881-06-03) en Tiraspolo, mortis la 10-an de majo 1964 en Fontenay-aux-Roses) estis avangarda rusa pentristo.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Miĥail Larionov naskiĝis en Tiraspolo, apud Odesa en la Rusia Imperio. En 1898 li eniris la "Moskvan Lernejon de Pentrado, Skulptado kaj Arĥitekturo" sub gvidado de Isako Levitan kaj Valentino Serov. Li estis eksigita 3-foje pro sia radikala sinteno. En 1900 li renkontiĝis kun Natalja Gonĉarova kaj formis vivdaŭran rilaton kun ŝi.

Ekde 1902 lia stilo estis Impresionismo. Post vizito al Parizo en 1906 li transiris al Post-impresionismo kaj poste al Nov-primitiva stilo kiu devenis parte de rusa signo-pentrado. En 1908 li enscenigis ekspozicion "Ora ŝaffelo" en Moskvo, kiu inkluzivis pentraĵojn de internaciaj avangardaj artistoj kiel Matisse, Derain, Braque, Gauguin kaj Van Gogh. Aliaj grup-eksponoj promociitaj de li inkluzivis Tatlin, Chagall kaj Maleviĉ.

Larionov estis fondinta membro de du gravaj Rusaj artaj grupoj «Бубновый валет» (Fanto de Karoo) (1909–1911) kaj la pli radikala «Ослиный хвост» (Azena vosto) (1912–1913). Li donis nomojn al ambaŭ grupoj. Lia unua soloa ekspono estis unutaga en Moskvo en 1911.

En 1913 li kreis Radiismon, kiu estis la unua kreaĵo de preskaŭ abstrakta arto en Rusio. En 1915 li forlasis Rusion kaj laboris kun baletestro Sergej Djagilev en Parizo pri produktado de Rusaj Baletoj. Li vivis la reston de sia vivo en Francio kaj akiris francan ŝtatanecon. Li mortis en pariza suburbo Fontenay-aux-Roses.

En 2001, la Centra Banko de Transnistrio stampis arĝentan moneron honorante naskiĝinton de hodiaŭa Transnistrio, kiel parton de serio de memorindaj moneroj nomitaj La Elstaraj Homoj de Pridnestrovio.

La plej alta prezo pagita por pentraĵo de Larionov en aŭkcio estis 2 200 000 britaj Pundoj.[1]

Li estas en la plej alta kategorio "1A - mondfama artisto" en "United Artists Rating" (ruse: "Единый художественный рейтинг").

Bild-galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]