Miĥail Lomonosov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Lomonosov
Persona informo
Михаил Васильевич Ломоносов
Naskiĝo 8-an de novembro 1711 (1711-11-08)
Morto 4-an de aprilo 1765 (1765-04-04) (53-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Lazarev Cemetery vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Marburg • Slava-Greka-Latina Lernejo • Kyiv-Mohyla Academy • Academic University at the St. Petersburg Academy of Sciences • Universitato de MarburgTechnische Universität Bergakademie Freiberg vd
Subskribo Miĥail Lomonosov
Memorigilo Miĥail Lomonosov
Familio
Patro Vasily Dorofeyevich Lomonosov vd
Patrino Elena Ivanovna Sivkova vd
Edz(in)o Elisabeth Christine Zilch vd
Infanoj Yelena Lomonosova vd
Profesio
Okupo astronomogeologofizikistokemiistolingvisto • poeto • verkistohistoriistofilozofoinventistomozaikistogeografo • universitata instruisto • matematikisto • politikisto • pentristo • sciencistotradukisto vd
Laborkampo natura historiokemiofizikomineralogiohistoriofilologiometalurgiofilozofioastronomio vd
Doktoreca konsilisto Johann Friedrich Henckel • Christian Wolff vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥail Vasiljeviĉ LOMONOSOV (ruse: Михаи́л Васи́льевич Ломоно́сов [mʲɪxɐˈil vɐˈsʲilʲjɪvʲɪtɕ ləmɐˈnosəf] naskiĝis la 19-an de novembro, 1711, mortis la 15-an de aprilo, 1765) estis rusa sciencisto, poeto kaj tutfakulo.

Lomonosov naskiĝis en Denisovka, regiono Arĥangelsk. Post studado en Peterburgo kaj la germanaj urboj Marburg kaj Freiberg li en la jaro 1745 fariĝis profesoro pri kemio en la Peterburga Akademio de Sciencoj.

La scienca agado de Lomonosov estis ege ampleksa: Li priesploris ĉiujn kampojn de la natursciencoj, estis elstara filozofo, historiisto kaj ankaŭ lingvisto. Per sia rusa gramatiko (Rossijskaja grammatika) kaj aliaj lingvoteoriaj traktatoj li kreis la bazon por la moderna rusa literaturlingvo. Lia beletra verkaro influis i.a. al Aleksandr Puŝkin. Li mortis en Sankt-Peterburgo.

En 1745 li kaŭzis veran revolucion, kiam li estis la unua, kiu komencis prelegi en la rusa anstataŭ la latina, kiel kutime. Tiucele li devis elpensi multajn vortojn en la rusa lingvo por priskribi diversajn sciencajn konceptojn kaj enkonduki fremdajn terminojn en ĝin. Ne vane Lomonosov estis nomata "nia unua universitato". En 1755 Lomonosov fondis la Moskvan Universitaton.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Veĉernee razmyŝlenie o boĵiem veliĉestve (poemoj, 1748)
  • Tamira i Selim (tragedio, 1750)
  • Oda na vzjatie Ĥotina (odo, 1751)
  • Demofont (tragedio, 1752)
  • Rossijskaja grammatika (gramatiko, 1757)
  • Predislovie o polze knig cerkovnyĥ v russkom jazyke (traktato, 1757)
  • Petr Velikij (eposo nefinita, 1760/61)
  • Pismo o pravilaĥ rossijskogo stiĥotvorstva (traktato, verk. 1739, eld. 1778)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]