Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreton de Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin pentris Nikolaj Jaroŝenko en 1886

Miĥail Jevgrafoviĉ Saltikov (ruse Михаил Евграфович Салтыков) estas granda rusa verkisto. Li uzis la literaturan pseŭdonomon Ŝĉedrin (Щедрин). Li naskiĝis la 27-an de januaro 1826 (n.s.) en bieno Spas-Ugol, Tver gubernio, Rusia Imperio. Li mortis la 10-an de majo 1889 en Sankt-Peterburgo.

Lia familio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Jevgraf Vasiljeviĉ Saltikov apartenis al fama aristokrata klano, kies multaj reprezentantoj restigis gravajn spurojn en la historion de Rusio. Patrino Olga Miĥajlovna Saltikova (n.Zabelina) estis filino de moskva negocisto. Dum geedziĝo okazinta en 1817 Jevgraf jam estis matura 40-jaraĝa viro kaj la novbakita edzino apenaŭ atingis 15 jarojn. Entute la gepatroj havis 8 infanojn (5 filojn kaj 3 filinojn).

Post geedziĝo Jevgraf lasis sian laborlokon en arkivo de Ministerio pri fremdaj aferoj, kie li ĉefe oficis kiel tradukisto, kaj iĝis ordinara, ne tro riĉa, bienmastro.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum unuaj siaj dek jaroj Miĥail loĝis en bieno Spas-Ugol situanta je 135 km nord-okcidende de Moskvo. Tie li ricevis elementan sciobazon. Poste li du jarojn lernis en moskva instituto por nobelidoj. Kiel elstara lernanto li gajnis rajton studi en tre prestiĝa Carskoselskij Liceo situanta apud Sankt-Peterburgo. En ĝi iom antaŭe studis fama rusa poeto Aleksandr Puŝkin. Omaĝe al li la urbeto nun nomiĝas Puŝkin.

Dum lia studado en la liceo aperis tradicio elstarigi siajn talentajn kolegojn prezenti ties versojn. Juna adoleskulo Miĥail Saltikov ankaŭ multe tiam versis kaj kelkaj liaj versoj estis eldonitaj en almanako ”Biblioteko por legado” en 18411842.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1844 Miĥail sukcese finis studadon en la Liceo kun la deka rango “Kolegia Sekretario”. Ekde aŭgusto de tiu jaro li komencis ofici en kancelario de Ministerio pri militaj aferoj situanta en Sankt-Peterburgo, tiama ĉefurbo de Rusia Imperio.

Kvankam Miĥail Saltikov diligente plenumis siajn devojn, sed lia estraro decidis direkti lin por servado en provincan urbon Vjatka, kio fakte estis ekzilo. Ekde aprilo 1848 ĝis novembro 1855 li oficis tie kiel ĉefo de guberniestra kancelario. Poste li realigis apartajn komisiojn de Ministerio pri enlandaj aferoj. Ekde marto de 1858 Miĥail Saltikov oficis kiel vic-guberniestro de Rjazan gubernio kaj ekde aprilo 1860 li okupis saman postenon en Tver gubernio. Ekde 1864 lia laborloko estis en Penza fiska ĉambro, kie li oficis kiel ĝia ĉefo. Saman postenon li okupis en Rjazan ekde 1866 kaj en Tula ekde 1867. En 1868 caro Aleksandro la 2-a permesis al li eksiĝi, kvankam komentis lian peticion per malaproba rezolucio.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Literatura agado de Saltikov-Ŝedrin fakte daŭris 50 jarojn.

Liaj verkoj apartenis al diversaj ĝenroj: romanoj, rakontoj, tradukoj, versoj, fabeloj ktp. Liaj skribmaniero kaj lieratura stilo ne estis simplaj, ĉar li klare suspektis postan cenzuron. Ofte leganto trovas alegorion en liaj verkoj. Dum sia longa servado kiel ŝtata oficisto Miĥail Jevgrafoviĉ ofte observis malfacilajn vivkondiĉojn de la rusa popolo, al kiu li sincere kompatis. Ekde 1856 li komencis subskribi siajn verkojn kiel “Kortuma Konsilisto N.Ŝĉedrin”. Ĉi-pseŭdonomo iĝis baldaŭ tre populara en Rusio. De tiam la verkiston oni konas en la patrujo kaj eksterlande kiel Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin.

Post eksiĝo li ĉefe okupiĝis pri verkado kaj redaktado de fremdaj literaturaĵoj. Li kunlaboris laŭ invito de poeto Nikolaj Nekrasov en eldonejo “Sovremennik” (Samtempulo). Poste li kunlaboris kun Nekrasov en alia eldonejo “Oteĉestvennije Zapiski” (Patrujaj Notoj). Post morto de Nekrasov li estis ĝia ĉefa redaktoro ĝis 1884.

Lia privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1857 Saltikov edziĝis al juna (17j) Elizaveta Appolonovna Boltina (18391910), filino de Vjatka vicguberniestro. En 1871 naskiĝis ties filo Konstanteno (18711932), kiu poste ankaŭ ofte verkis. En 1923 li eldonis biografion de sia patro sub titolo “Intima Ŝĉedrin”.

Lastaj jaroj de lia vivo[redakti | redakti fonton]

Lastaj jaroj de lia vivo estis fakte longtempa agonio. Sed spite al doloroj Miĥail Jevgrafoviĉ plu verkis kaj el sub lia plumo aperis tiam unu el liaj ĉefverkoj – romano “Poŝeĥonskaja starina” (Antikveco de Poŝeĥonj-lando). En ĝi atenta leganto trovas multajn liajn aŭtobiografiajn rememorojn pri lia vivo en bieno Spas-Ugol, en kiu li naskiĝis. Sentinte sian baldaŭan vivfinon Miĥail Jevgrafoviĉ testamentis enterigi lin en Volkov tombejo de Aleksander Nevskij Laŭro de Sankt-Peterburgo, apud tombo de lia amiko Ivan Turgenev. La 10-an de majo 1889 Saltikov-Ŝĉedrin mortis kaj estis sepultita laŭ lia testamento.

Iuj liaj ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj:

  • Gesinjoroj Golovljov
  • Historio de unu urbo
  • Antikveco de Poŝeĥonj-lando
  • Azilo de Monrepo

Fabeloj:

  • Konscienco malaperis
  • Fidela Trezoro
  • Sovaĝa bienmastro
  • Karaso-idealisto

Rakontoj:

  • Datreveno
  • Bonanimo
  • Difektita infanaro
  • Najbaroj
  • Malĝojo de Ĉiĵik

Esearo:

  • En frenezulejo
  • Sinjoroj taŝkentanoj
  • Eseoj el provinco
  • Taglibro de provinciano en Peterburgo
  • Eksterlande
  • Ĉastaj rakontoj
  • Ge-pompaduroj
  • Proza satiro
  • Moderna idilio
  • Bonintencaj oratoraĵoj

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Novelo La trompulo gazetisto kaj la kredema leganto tradukis el la rusa Sergio Pokrovskij

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]