Miĥas Lynkoŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥas Lynkoŭ
Persona informo
Міхась Лынькоў
Naskonomo Міхаіл Ціханавіч Лынькоў
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
en Zazyby 2
Morto 21-an de septembro 1975 (1975-09-21) (75-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Etno belorusoj vd
Lingvoj rusabelorusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Q31892819 vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Gefratoj Ryhor Lynkow vd
Edz(in)o Q123824688 vd
Profesio
Alia nomo Міхась Васілёк vd
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • literatursciencisto • redaktisto • tradukistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miĥas Lynkoŭ (30-an de januaro 1899, vilaĝo Zazibi en nuntempa Vicebska regiono - 21-an de septembro 1975) - belorusa verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en familio de fervojistoj. Finis popolan lernejon, poste studis en instruista lernejo en urbo Rahaĉoŭ (finis en la jaro 1917). Dum 1919-1922 militservis en Ruĝa armeo, partoprenis en milito inter Sovetunio kaj Polio.

Poste, denove laboris kiel instruisto. Dum 1925-1930 laboris en redakcio de gazeto en Babrujsk. Agadis kiel organizanto kaj estro de Babrujska filio de Literatura unio "Junularo", unu el estroj de Belorusa Asocio de Proletaraj Verkistoj. Laboris en Ŝtata eldonejo de Belorusa SSR (1933-1932), en redakcio de ĵurnalo, kiel ĉefo de estraro de Verkista Unio de Belorusa SSR (1938-1948). Partoprenis en sovetunia invado en Polio (1939). Dum 1941-1942 redaktis frontan gazeton. Dum 1943-1946 kaj 1949-1952 oficis kiel direktoro de Instituto de literaturo, lingvo kaj arto ĉe Sciencakademio de Belorusa SSR. Estis elektita kiel deputito de Plejalta Soveto de Belorusa SSR (1940-1945). Kiel membro de delegitaro de Belorusa SSR multfoje partoprenis en laboro de Ĝenerala Asembleo de UNO. Akademiano de Sciencakademio de Belorusa SSR. Membro de verkista unio de USSR (de la jaro 1934).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Debutis per verso en la jaro 1919, unua rakonto estis eldonita en la jaro 1926. Estis eldonitaj prozaj verkaroj "Rakontoj" (1927), "Goj" (1929), "Andreo Flugisto" (1930), "Sur granda ondo" (1934), "Bajan" (1935), "Renkontoj" (1940), "Post oceano" (notoj, rakontoj, eseoj, 1962), romano "Sur ruĝaj forĥakejoj" (1934), romano en 4 libroj "Memorindaj tagoj" (1958, 2-a prilaborita eldono en la jaro 1969), "Fajroj de Tanganiko" (1957), "Elektitaj verkoj" (1931, 1934, 1952), "Elektitaj rakontoj" (1938, 1941, 1947), verkaroj en 4 (1967-1968) kaj 8 volumoj (1981-1985). Por infanoj estis eldonitaj "Pri brava militisto Mikaelĉjo kaj ĝiaj gloraj kamaradoj" (1938), "Nikolĉjo-lokomotivo" (1937, novelo estis filmita en la jaro 1957), "Janka-paraŝutisto" (1937), "Kverko de Jadvinjo" (1940), "Rakontoj" ( 1946, 1948, 1960, 1966, 1973, 1974, 1988). Verkis literatursciencajn laborojn, tradukis en belorusa lingvo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Кенька М. Міхась Лынькоў: Летапіс жыцця і творчасці. - Мн.: Універсытэцкае, 1987.
  • Лынькоў Міхась // Беларускія пісьменнікі (1917-1990): Даведнік; Складю А. К. Гардзіцкі. Нав. рэд. А. Л. Верабей. - Мн.: Мастацкая літаратура, 1994, - 653 с.: іл. ISBN 5-340-00709-X
  • Лынькоў Міхась // Беларускія пісьменнікі: Біябібліяграфічны зборнік. У 6 т. / пад рэд. А. І. Мальдзіса. Мн.: БелЭн, 1992-1995.
  • Сцяжынкамі Міхася Лынькова //Памяць: гісторыка-дакументальная хроніка Лёзненскага раёна / рэдкал. І. П. Шамякін і інш. Мн., 1992. - С. 585-586.