Miŝtekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lila Downs, meksika kantistino de miŝteka deveno.

La miŝtekoj estas etno de Meksikio, ŝtato kie ili estas la kvara malplimulto indiĝena post la aztekoj, la majaoj kaj la zapotekoj. Ties teritorio estas konstituata de Miŝtekio, montara regiono kiu situas inter la aktualaj subŝtatoj de Guerrero, Oaxaca kaj Puebla. La vivkondiĉoj en tiu areo estas malfacilaj kaj pro tio multaj miŝtekoj devis elmigri el ties komunumoj. La ĉefaj almigraj lokoj de la diasporaj miŝtekoj estis urbaj areoj de Oaxaca, Puebla kaj la Metropolita Zono de la Valo de Meksikurbo; el la lastaj jardekoj de la 20a jarcento, la terkultivejoj de Sinaloa kaj Baja California allogis multajn el ili. En la unuaj jaroj de la 21a jarcento, en Usono estas ĉirkaŭ 100,000 miŝtekoj.