MiG-15
El Vikipedio
La (Mikojan-Gureviĉ-) MiG-15 estas soveta ĉasaviadilo de la 1950-aj jaroj.
La unua prototipo ekflugis en decembro de 1947. Ĝi estis uzata ekde 1949 kaj aktive partoprenis la Korean militon (1950-53). Oni produktis el ĝi 8000 ekzemplerojn kaj vendis eĉ al la komunismaj aliancanoj.
La fama kosmonaŭto Gagarin suferis mortan akcidenton per tiu tipo (1968).
La aviadilo flugis per rapido de ĉ. 840-1.070 km/h kaj havis la atingopovon de 900 km kaj maksimuman flugalton de 15.500 m.
