Mia Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MiaVivo.net)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mia Vivo
Mia Vivo
Mia Vivo
interkona retejo
Retadreso miavivo.net
Kategorio Interkona retejo
Lingvo(j) Esperanto
Posedanto Johannes Genberg
Registriĝo Deviga
Fondiĝo 27-a de oktobro 2020
Stato Aktiva
vdr
mia vivo
Logotipo de la retejo antaŭ la 2-a de marto 2022.

Mia VivoMiaVivo.net (mallonge: MV), estas senpaga socia retejo por esperantistoj, oficiale malfermita je 27-a de oktobro 2020. Ĝi estas fondita fare de Johannes Genberg el Svedio. La paĝaro uzas pagendan programon PeepSo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la fino de 2018 estis kreita la socia esperantista retejo Nubo.re. Ĝin multaj personoj kritikis pro manko de sekureco, malrapideco, malnova aspekto, eraroj, ktp, kaj poste problemoj pligrandiĝis. La firmao kiu prizorgas la uzatan programon ne povis aŭ volis solvi la problemojn, kaj la kreinto, Johannes Genberg, mem ankaŭ ne povis tion fari. Fine li decidis serĉi pli bonan programon, kaj trovis la sistemon PeepSo, kiu ruliĝas sub WordPress. Tial en 2020 estis fermita Nubo kaj aperis la nova retejo, Mia Vivo[1][2].

La 7-an de decembro 2021 ĉe Google Play aperis poŝtelefona aplikaĵo de Mia Vivo por Android[3][4], kaj je 14-a de marto 2022 ĉe App Store poŝtelefona aplikaĵo por iPhone.[5][6]

La 2-an de marto 2022 la uzanto Pau Kokura kreis novan logotipon por la retejo[7].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mia Vivo estas simila kun aliaj sociaj retejoj: vi povas afiŝi kaj komenti afiŝojn de aliuloj, alŝuti bildojn kaj fotojn, disdoni informojn kaj filmojn de aliaj retejoj, krei grupojn kaj aliĝi al ili, babili, konektiĝi kaj amikiĝi. Sola uzata lingvo estas Esperanto, nur mallonga priskribo de la retejo estas tradukita en aliajn lingvojn[8]. Kompare kun Nubo, Mia Vivo estas pli simpla. Laŭ la vortoj de Johannes Genberg: "pli bone esti tre uzebla en malmultaj aferoj ol esti duone uzebla en multaj"[1][2]. Oni ne bezonas konton por vidi enhavojn publikajn.

Mia Vivo estas nekomerca projekto kaj ekzistas nur per mondonacoj[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]