Miaj eksperimentoj kun la vero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Historio de Miaj Eksperimentoj pri la Vero (aŭ simple Miaj Eksperimentoj pri la Vero) (ISBN 81-7229-008-X) – la aŭtobiografio de Mohandas Karamchand Gandhi (aŭ Mahatma Gandhi) estas unu el la plej legataj kaj plej influaj libroj en lastatempa historio. Ĝi estis verkita laŭ konsilo de Swami Anand kaj aliaj proksimaj kunlaborantoj de Gandhi, en lia gepatra lingvo Gujarati kun la titolo satya na proyogo, ekzakte tradukita: Eksperimentoj pri Vero).

Mahatma Gandhi (1869-1948) estis karisma popolestro kiu atentigis la mondon al la lukto por la sendependeco de Barato. Lia filozofio de senperforteco, kiun li nomis satyagraha, influis senperfortajn rezisto-movadojn ĝis la nuna epoko.

Etimologio

Por Gandhi vero estis la suverena principo; enhavanta multajn aliajn spiritajn principojn kaj filozofiojn.

"...mia celo ne estas krei veran aŭtobiografion. Mi simple volas rakonti la historion de miaj multnombraj eksperimentoj pri vero, kaj ĉar mia vivo konsistas je nenio krom tiuj eksperimentoj, veras ke la historio prenos la formon de aŭtobiografio...", li diras en la enkonduko.

Tamen, li plue rimarkigas ke "... [la eksperimentoj] kompreneble inkluzivos eksperimentojn pri senperforteco, celibateco kaj aliaj principoj de konduto, kiujn oni konsideras aparta de vero."

En ĉi tiu aŭtobiografio Gandhi rakontas la periodon ekde sia naskiĝo (1869) ĝis la jaro 1921. En la fina ĉapitro li rimarkas, "Mia vivo ekde nun estis tiom publika, ke estas apenaŭ io ajn pri ĝi, kion la publiko ne jam scias..."

Spirita ero

Laŭ siaj propraj vortoj, Gandhi montras al ni kelkajn el la spertoj de sia vivo; ĉiu ĉapitro formas almenaŭ unu gravan lecionon al li. La enkonduko de la aŭtobiografio donas ideon pri tio, kion oni povas atendi en la kvin sekvontaj sekcioj.

La spirita ero evidentiĝas, kiam Gandhi skribas, "...Kion mi volas atingi – kion mi celis kaj sopiris atingi dum ĉi lastaj tridek jaroj – estas sin-kono, fronti Dion, atingi Mokŝo (Savado). Mi vivas kaj moviĝas kaj havas mian esencon en la klopodo pri ĉi tiu celo."

Unu el liaj ĉefaj kredoj estis uzi senperfortecon por protesti kontraŭ agoj de subpremo kaj apliki internacian leĝon por atingi justecon. Ĉi tio signifas, ke li neniam uzis perforton aŭ barbaruliĝis, kiom ajn oni provokis, perfortis aŭ atakis lin. Gandhi mem diris:

Okulo po okulo blindigas la tutan mondon.
Estas multaj kaŭzoj, por kiuj mi pretas morti, sed estas neniu kaŭzo por kiu mi pretas mortigi.

La promocio de senviolenco estis parto de lia pli larĝa celo serĉi veron. Gandhi penis atingi ĉi tion per lerni el siaj propraj eraroj kaj fari eksperimentojn je si.

Gandhi trovis, ke malkovri la veron ne ĉiam plaĉas al multaj homoj, ĉar ofte homoj rezistas ŝanĝon kaj preferas konservi la ekzistantan statuson pro inerteco, propremo aŭ misgividitaj kredoj. Li ankaŭ malkovris ke kiam la vero komencas moviĝi neniu povas ĉesi ĝin. Ĝi nur bezonis tempon por akiri momentumon. Gandhi diris:

La Vero estas multoble pli potenca ol iu ajn armilo de amasdetruo.

Gandhi diris ke la plej grava batalo estis la superrego de siaj propraj demonoj, timoj kaj sensekurecaj sentimentoj. Li pensis, ke estas tro facile kulpigi homojn, registarojnmalamikoj por siaj personaj agoj kaj bonfaro. Li rimarkis ke la solvo al problemoj povas esti trovate ofte per simple rigardi en la spegulon.

Gandhi enketis religiajn praktikojn kaj doktrinojn sendepende de tradicioj aŭ kredoj. Pri Kristanismo li rimarkis ke:

La nuraj homoj sur la Tero, kiuj ne konsideras Kriston kaj Liajn instruojn senviolencaj, estas Kristanoj.

Kvankam Gandhi naskiĝis Hindua, li estis kritikema pri multaj religioj, inkluzive de Hinduismo. Li skribis en sia aŭtobiografio:

Tial se mi ne povis akcepti Kristanismon aŭ kiel perfektan, aŭ la plej bonan religion, mi estis neke konvinkita, ke Hinduismo estas tia. Hinduaj defektoj estis evidente videblaj al mi. Se netuŝebleco povus esti parto de Hinduismo, ĝi povus nur koncerni putran elementon aŭ ekskrementon. Mi ne povis kompreni la esencon de multaj sektoj kaj kastoj. Kio estas la signifo de la diraĵo, ke la Vedoj estas la inspirita Vorto de Dio? Se ili estas inspiritaj, kial ne estas ankaŭ la Biblio kaj la Korano inspiritaj? Dum Kristanaj amikoj klopodis kristanigi min, ankaŭ Muzulmanaj amikoj klopodis islamigi min. Abdulla Sheth daŭris urĝi min studi Islamon, kaj kompreneble li ĉiam diris ion pri ĝia beleco.

Li sekve diris:

Tuj post ke oni perdas la moralan bazon, oni ĉesas esti religiemaj. Religio superreganta moralecon ne povas ekzisti. Homo, ekzemple, ne povas esti malverema, kruela aŭ senkontrola kaj samtempe pretendi havi Dion kun si.

Gandhi kritikis la hipokritecon en organizita religio, anstataŭ la principoj, je kiuj ili fondiĝis. Li ankaŭ diris pri Hinduismo:

Hinduismo, kia mi konas ĝin, entute plaĉas mian animon, plenigas mian tutan esencon ... Kiam duboj afektas min, kiam bedaŭroj frontas min, kaj kiam mi ne vidas eĉ unu radion de lumo je la horizonto, mi turnas min al la Bhagavad Gita, kaj trovas verson por komfortigi min; kaj mi tuj ekridas en la mezo de superreganta mizero. Mia vivo estis plena de tragedioj kaj se ili ne lasis videblan kaj ĉiaman efekton je mi, tio estas pro la instruoj de la Bhagavad Gita.

Poste en sia vivo, kiam oni demandis al li ĉu li estas Hinduo, li respondis:

Jes, mi estas. Mi ankaŭ estas Kristano, Islamano, Buddhisto kaj Judo.

Unu el la fontoj de inspiro por Gandhi venis el la Kristana anarĥiisma libro de Leo Tolstoj, La Reglando de Dio estas En Vi [1]. Pri ĝi li skribis en sia aŭtobiografio ke ĝi "superŝutis min" kaj "lasis ĉiaman impreson".

Politika kaj Scienca Elemento

De la politika vidpunkto, oni povas konjekti liajn pensojn pri ligi politikon kaj spirita serĉo kiam li diras, "...Miaj eksperimentoj en la politika kampo estas nune konataj ne nur en Barato, sed je iu amplekso ankaŭ en la 'civilizita' mondo."

Pri la scienca valideco kaj fidindeco de la eksperimentoj, Gandhi rimarkas, "...Mi pretendas por ili nenion pli ol sciencisto kiu, kvankam li faras siajn eksperimentojn kun la plej alta akureco, antaŭplano kaj atento, neniam pretendas iun rezolutecon pri liaj konkludoj, sed lasas sian menson malferma pri ili... Tamen mi estas malproksima de iu ajn rezoluteco aŭ senerareco de miaj konkludoj... Por mi ili ŝajnas esti absolute pravaj, kaj ŝajnas por nun esti finaj."

Tamen, Gandhi petis siajn legantojn konsideri liajn eksperimentojn nur demonstraj, propante ke aliaj devus fari siajn proprajn eksperimentojn kun ĉi tiu informo prefere ol imiti lin laŭvorte.

Unua publikigo kaj postaj eldonoj

Post ĝia komenco, "Miaj Eksperimentoj pri la Vero" restis ankoraŭ verkata dum 4-5 jaroj (inkluzive de la tempo kiam Gandhi estis enkarcerigita ĉe Yeravda apud Pune, Maharastra), kaj poste ĝi unue aperis kiel serio en la ĉiusemajna Gujarati gazeto Navjivan dum 1925-28 kiu estis publikigata de Ahmedabad, Barato.

En libroformo, ĝi estis unue publikigita en Gujarati de Navajivan Trust, Ahmedabad en du volumoj (Vol I-602pp-1927; Vol II-608pp-1929) je subvenciita kosto kaj ĝi estis eldonitaj kvinfoje ekde tiam - plej laste en Januaro 2001. Post ol la unua publikigo, ĝi estis reviziita kaj tradukita al la angla lingvo per la proksima amiko kaj kunlaboranto de Gandhi, Mahadev Desai.

La anglalingva traduko unue aperis kiel serio en "Young India" (Juna Barato), alia anglalingva ĉiusemajna publikigaĵo de la Navajivan Trust.

La Esperanto traduko komenciĝis surrete en Marto 2001 [2]. La tradukanto estas Arikapalli Giridhar Rao, barata esperantisto kaj lingvo-instruisto.

Pri la Anglalingva Tradukisto

Vidu ĉefan artikolon: Mahadev Desai

Mahadev Desai (18921942), ĵurnalisto, naskiĝis en 1892 en la distrikto Surat de ŝtato Gujarat en Barato. Li diplomiĝis de la Bombaja Universitato kun B.A. (unua klaso), kun ĉefaj studoj pri Filozofio kaj Logiko. Sekvis ĉi tion diplomo pri juro, kaj en 1915 li iĝis advokato.

Pro sia ŝatego de literaturo kaj por subteni sian edukadon, Mahadev Desai elektis traduki la libron de John Morley On Compromise al la Gujarati-a lingvo en konkurso por la plej bona Gujarati-traduko subvenciita de Forbes Gujarati Sabha (vd: Alexander Kinloch Forbes). Post gajni la konkurson li iris renkonti Gandhi (kiu revenis al Barato en 1915) en Ahmedabad por peti lian konsilon. Tamen, iuj aŭtoritatuloj proponis, ke Desai renkontu Gandhi pri letero kiun Desai sendis esprimante siajn vidpunktojn kaj kritikojn pri la proponita ashram de Gandhi en Ahmedabad. Ĉiuokaze, tiu estis ilia unua renkonto, kaj en novembro 1917 Mahadev Desai decidis labori kun Gandhi konstante – intima rilato kiu daŭris preskaŭ 25 jarojn ĝis la frua mortiĝo de Desai en 1942.

Laŭ Verrier Elwin: "...Mahadev Desai estis multe pli ol la [oficiala sekretario de Gandhi]. Li fakte estis kaj Hejma kaj Eksterlanda Sekretario. Li administris ĉion. Li aranĝis ĉion. Li sentis sin egale ĉe hejmo en la oficejo, la gastdomo kaj la kuirejo. Li sin okupis pri multaj gastoj kaj probable savis 10 jarojn de la vivo de Gandhi simple per foririgi nedeziratajn vizitantojn..."

Librorecenzoj

Iuj kritikantoj proponis ke Gandhi supozis ke legantoj havas bazan komprenon de la eventoj kaj socipolitika situacio de Barato dum la malfrua 19-a – frua 20-a jarcentoj. Estas eble konsilinde ankaŭ legi aliajn (lastatempajn) verkistojn kiel Yogesh Chadha (Gandhi: A Life), kio povus helpi kaj provizi la fontan informon pri tiu epoko.

Librorecenzoj (anglalingvaj)

Fontoj kaj Rimedoj

Eksteraj Ligoj:

Vidu ankaŭ