Miajadas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miajadas
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10100
Retpaĝaro miajadas.es
Politiko
Urbestro Antonio Diaz Alías
Demografio
Loĝantaro 10 241  (2008)
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 9′ N, 5° 54′ U (mapo)39.152777777778-5.9080555555556Koordinatoj: 39° 9′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 297 m [+]
Areo 121 km² (12 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Miajadas (Ekstremaduro)
Miajadas (Ekstremaduro)
DEC
Miajadas
Miajadas
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Miajadas (Hispanio)
Miajadas (Hispanio)
DEC
Miajadas
Miajadas
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miajadas [+]
vdr

Miajadas estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas miajadeños. La censita populacio en 2008 estis de 10.241 loĝantoj. Nuntempe estas la kvina plej loĝata urbo en la provinco kaj forigis el tiu loko la pli tradician kaj historian proksiman urbon Trujillo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Miajadas estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la pleja sudo de la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, sed norde de la komarko Vegas Altas de la najbara Provinco de Badajoz, kun kiuj havas sufiĉe da rilato, krom la administraj aferoj ĉe Cáceres, je altitudo de 297 m; je 58 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo laŭ aŭtoŝoseo. La areo de ties teritorio estas de 121 km². Miajadas estas ĉe la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono.

La municipo de Miajadas enhavas krome du submunicipojn: nome Alonso de Ojeda kaj Casar de Miajadas, ambaŭ fonditaj dum la Plan Badajoz.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe la ekonomio ligata al agrikulturo de irigacio ŝnaĝis la tradician agrikulturon. La ĉefa kultivo estas tomato. Estas kelkaj grandaj fabrikoj de tomato, kiuj produktas tomatosaŭcojn, sukojn (ankaŭ de aliaj fruktoj), frititan tomaton ktp.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito Miajadas falis en manoj de la trupoj de Francisco Franco kiuj ekde Sevilo klopodis konkeri la ĉefurbon Madrido. Tiele ili rapide dum la unuaj monatoj de la milito konkeris la tutan ŝoseon en la regiono sed lasis sude de Miajadas grandan kernon de la respublika Hispanio nome kio hodiaŭ estas la komarko Vegas Altas kun la urboj Don Benito, Villanueva de la Serena kaj Medellín, kiu estis en la alia flanko dum la tuta milito (almenaŭ pli da du jaroj), dum kiuj Miajadas estis do landlima kaj timis atakon de la respublikaj trupoj kiuj klopodus tranĉi la frankisman vojon al Madrido.