Miamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Miamo en Florido.

Miamo (originala nomo: Miami, proksima prononco: angle [maj-AM-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj estas la metropolo de la Antiloj. La aglomeraĵo de Miamo havas 3.750 mil homojn kaj staras en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marĉo de la Everglades.

  • loko: 25.71 Norde, 80.30 Okcidente
  • horzono: UTC-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 3.750 mil (en la aglomeraĵo en 2000)

Urboj en la aglomeraĵo, inter aliaj:

La komerca kaj politika elito de Miamo estas kubanoj, kiuj fuĝis el Kubo antaŭ 40 jaroj kiam la movado de Fidel Castro renversis la reĝimon de Batista en komunista revolucio. La urbo estas efektive dulingva: la angla kaj la hispana lingvo. Eblas vivi bone en Miamo sole en medio hispana.

La urbo kaj la aglomeraĵo estas tre novaj: multe de ĝi estis konstruita depost 1960. Kontraste al la grizaj urboj de la nordo (ekz. Novjorko), la urbo ne nur estas nova sed la klimato estas somera (subtropika).

Ekde 1960, Miami ricevis multajn enmigrintojn el la Antiloj kaj pensiulojn el nordorienta Usono. En la mondo, nur Novjorko havas pli da judoj ol Miamo.

Loĝantoj: Madonna, Shakira, Julio Iglesias, Sylvester Stallone

Famuloj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ci.miami.fl.us Oficiala retejo