Michèle Mercier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michele Mercier
Michèle Mercier
Michele Mercier
Naskiĝo 1-a de januaro 1939
Nico, Francio
Vidu ankaŭ biografian portalon
v  d  r
Information icon.svg

Michèle MERCIER ([miŝEl mersjE]) estas franca aktorino. Ŝi naskiĝis la 1-an de januaro de 1939 en Nico en Francio.

Michèle Mercier kiel Angeliko kaj Robert Hossein kiel Jeoffrey de Peyrac estas dankemaj por sia gloro antaŭ ĉio al kvinparta filma ciklo pri bela markizino. En la filmo ili amis sin, fakte ili ĝis hodiaŭ malamas unu la alian.

Michèle Mercier vivas ĝis hodiaŭ sola, forlasita, malfeliĉa kaj neamata. La virino, al kiu en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento kliniĝis laŭvorte la tuta mondo, travivis la vivon, en kiu ŝi propre eĉ ne ekkonis amon. Ŝi estis kvarfoje edziniĝinta, sed eĉ ne unu geedzeco alportis al ŝi tion, pri kio ŝi sopiris - feliĉon. Ĉiu el ŝia edzoj mortis aŭ freneziĝis. La unua, Wiliam, estis nesukcesa reĝisoro kaj li ne toleris sian falon kaj ŝian gloron. Alan Reno estis la dua viro apud ŝia flanko. Sed la esperplena politikisto ekkompreni la belan aktorino sopiranta pri la vivo, kiun ŝi travivis en filmo. Ŝi sentis sin kiel Angeliko kaj tian vivon ŝi volis ankaŭ vivi. Oni eksedzigis ilian geedzecon. Michele travivis kelke da romanetojn kun aliaj viroj, sed ŝi edziniĝis nur al entreprenisto Adrien. Sed tiu mallongtempe post la geedziĝo mortis je tumoro en la cerbo. Ŝi restis sola kaj forlasita. Ankoraŭ unufoje ŝi enrigardis en la okulojn de juna italo. Sed tiu ankaŭ baldaŭ forlasis ŝin.

Kvankam ŝi kelkfoje provis ekflami kandelon de sia gloro en pluraj filmoj, nepluraj reĝisoroj permesis al si enroligi ŝin. Ombro de Angeliko pendis super ŝi senĉese. Ŝi provis produkti propran kosmetikaĵon, sed nur kun alternaj sukcesoj. Ŝi rolis en teatroj, sed neniam plu ŝi akiris gloron kaj agnoskon. Hodiaŭ ŝi nur malĝoje rememoras belajn tempojn, sed ankaŭ malfavoron de la sorto, kiu tre kruele ekludis kun ŝi. Ŝi vivas forlasita en sia hejmo pendplenigita de portretoj el la filmo pri Angeliko. "Mia ĉiutaga preĝo estas ploro. La ploro super vanigitaj jaroj, kiuj estas senrevene for."

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Mademoiselle Ange (Belmondo)
  • L' Aîné des Ferchaux (Belmondo)
  • ĉiuj filmoj pri Angélique (Hossein)
  • Le Tonnerre de Dieu (Gabin)