Michael Cwik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Cwik
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1940 (1940-04-29)
en Hamburgo
Morto 29-an de februaro 2016 (2016-02-29) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco germana
Ŝtataneco BelgioGermanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Michael Dieter Cwik (naskiĝis la  29-an de aprilo 1940(nun 1940-04-29) en Hamburg, mortis la 29-an de februaro 2016) estis germana esperantisto de pluraj jardekoj vivanta en Belgio. Ĝis sia emeritiĝo li estis oficisto de la Eŭropa Komisiono en Bruselo kaj multajn jarojn engaĝite kunlaboris en Eŭropa Esperanto-Unio. En sia junaĝo li fariĝis unu el la unuaj staĝantoj de la Eŭropa Komisiono[1] kaj poste plu helpis kunordigi agadon de la komisionaj (eks)staĝantoj. Michael Cwik loĝis en Tervuren apud Bruselo. En 1983 li organizis lingvo- kaj komunikad-eksperimenton kun sep kolegoj respondinte al la demando: Ĉu vi povas lerni la bazan komunikad-eblecon kun unu planlingvo kiel la Internacia lingvo/Esperanto ene de du semajnoj ferioj? - La respondo estis "jes"! - Unusemajna kurso gvidita de Graham Leon-Smith el Londono kaj unu semajno da prelegoj kaj diskutoj en kvar-stela hotelo en montara regiono (Windischgarsten en Supra Aŭstrio) ebligis al la partoprenantoj diskuti komunajn temojn kaj aliĝi al la Brusela Esperanto-Grupo. En tiu epoko li kreis kun kolegoj en la eŭropaj institucioj lingvan rondon nomita en la franca lingvo Amis de la langue internationale Esperanto (Esperante "Amikaro de la Internacia Lingvo Esperanto"). Li ankaŭ prelegis en kluboj, seminarioj kaj kongresoj pri la Eŭropa Komunumo, federalismo, la mona kaj ekonomia unio kaj lingvaj aspektoj en Eŭropo kaj redaktis multajn artikolojn en tiuj kampoj.

En la jaro 2011 li renkontiĝis kun pola parlamentano Jarosław Sellin en la parlamenta oficejo en Gdansko kune kun esperantistoj el la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Kazimierz Krzyżak el Gdynia kaj Eduardo Kozyra el Malborko, la temo de la renkontiĝo estis la ŝancoj de Esperanto en Eŭropa Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]