Michael Balint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Balint
Michael Balint 1926
Michael Balint 1926
Persona informo
Naskonomo Bergsmann Mór Mihály
Naskiĝo 3-a de decembro 1896
en Budapeŝto, Aŭstrio-Hungario
Morto 31-a de decembro 1970
en Londono, Anglio
Lingvoj anglahungara
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato Eötvös LorándHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Edinburgo
Memorigilo Michael Balint
Familio
Edz(in)o Alice Balint • Enid Balint
Parencoj Judith Dupont
Okupo
Okupo psikoanalizisto • psikiatro
TTT
Retejo http://balint.co.uk/
vdr

Michael Balint (naskiĝis la 3-an de decembro 1896 en Budapeŝto, Aŭstrio-Hungario, je la nomo Mihály Maurice Bergsmann; mortis la 31-an de decembro 1970 en Londono, Anglio) estis hungara kuracisto kaj psikoanalizisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Balint studis medicinon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Finstudinte, kiel kuracisto en 1920 li translokiĝis al Berlino kaj tie komencis psikoanalizan edukon ĉe Hanns Sachs. Post kvar jaroj, en 1924, li revenis al Budapeŝto kaj tie kompletigis sian psikoanalizan edukon ĉe Sándor Ferenczi. Pli poste li ankaŭ estis la eldoninto de la verkaro de Sándor Ferenczi. Ekde la jaro 1926 li havis la rangon de instrua analizisto en la Psikoanaliza Instituto de Budapeŝto. En 1929 li publikigis eseon pri psikoanalizo kaj klinika medicino, kiu igis lin pioniro de la tiutempe nova koncepto de psikosomatika medicino. De tiam lia aparta intereso estis la rilato kuracista-pacienta, kaj ne surprizas ke la vikipedia artikolo pri tiu temo aparte referencas al li.

En 1939 Michael Balint elmigris al Anglio, unue al Manĉestro kaj pli poste al Londono. En 1947 li eklaboris kiel kuracisto kaj psikoanalizisto en la psikoanaliza kliniko Tavistock Clinic, kie li kune kun sia pli posta edzino Enid Balint (kies familian nomon li transprenis post la edziĝo) komencis sciencajn esplorojn en prifamilia psikoterapiejo nomata Family Discussion Bureau. En 1968 li elektiĝis prezidanto de la Brita Psikoanaliza Societo.

Sciencaj interesoj[redakti | redakti fonton]

La precipaj interesoj de Michael Balint krom la jam menciita rilato kuracista-pacienta estis la efiko de spertoj en beba aĝo al la pli posta evoluo de la homa personaĵo, la beboaĝa rilato inter la infano kaj ties patrino, kaj la evoluigo de novaj psikoterapiaj konceptoj kaj teknikoj (ekzemple la tiel nomata „fokusa terapio“).

Intense li studis la influon de subkonsciaj fantaziaĵoj de la kuracisto al la paciento en plej diversaj medicinaj kuntekstoj (neniel nur en psikoterapio): li trovis ke se kuracisto senpripense perceptas kaj juĝas pacienton surbaze de propraj psikologiaj konceptoj, tio povas forte influi kaj la personan rilaton inter ambaŭ kaj ankaŭ la decidon pri medicinaj terapioj kaj ilian faktan realigon. En 1950 okazis unua seminario por familiaj kuracistoj, en kiu po unu medicinisto prezentis terapion de paciento, kaj la aliaj kune kun la prezentinto diskutis pri la kazo el psikoanaliza vidpunkto. Tiaj grupoj ricevis la nomon Balint-grupoj kaj en la sekvaj du-tri jardekoj disvastiĝis tutmonde. Jam antaŭ Michael Balint la germano Wilhelm Tochtermann teorie traktis la temon de „kuracisto kiel kuracilo“, sed la aktivado de Balint pro la konvinka koncepto de la interkolegaj grupoj praktike multe pli forte influis la medicinan laboron en multaj landoj.

Li enkondukis la du novajn konceptojn de oknofilismo kaj filobatismo, kiuj signife pliriĉigis la komprenon de la psikologia fundamenta konflikto ene de individuo: La unua el tiuj du terminoj celas strebon al laŭeble forta proksimeco (unue al la gepatroj, poste al aliaj vivpartnero kaj familianoj), en serĉo de laŭebla harmonio kaj sekureco. La dua (tradukebla per "inklino je akrobatiko", "emo de riskaj agoj") celas la foriron de la protektaj gepatroj al travivado de aventuroj en la mondo, la kontentiĝon per sukcesa venko de defioj, la strebon al laŭebla aŭtonomeco kaj la senton ke post infana aĝo la tuta mondo estu principe bonvola "kvazaŭ patrino".

Aparte gravaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "La kuracisto, ties paciento kaj la malsano", origine angle The doctor, his patient and the illness, Londono 1957
  • "Defioj kaj retropaŝoj", origine angle Thrills and Regressions, Londono 1959

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]