Michael Collins (kosmonaŭto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la kosmonaŭto Michael Collins. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Michael Collins.
Michael Collins

Michael Collins
Michael Collins

Persona informo
Nomo Michael Collins
Dato de naskiĝo 31-a de oktobro 1930
Loko de naskiĝo Romo, en Italio
Okupo
Aĝo 84
v  d  r
Information icon.svg

Michael Collins (naskiĝis la 31-an de oktobro 1930 en Romo, en Italio) estas usona kosmonaŭto kaj testopiloto Li havas irlandajn devenojn.

Li partoprenis en la kosmaj usonaj programoj Mercury kaj Appolo. En 1969 li estis la tria viro de la misio Apollo 11, la unua kiu permesis al homoj iri sur Lunon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li aniĝis en NASA en 1963 kaj faris sian unuan kosman flugon sur Gemini 10, en 1966. Li faris du eksterveturilajn agadojn dum ĉi-tiu misio.

Li esti antaŭvidata por partopreni la mision Apollo 8, sed devis rezigni, ĉar li ĵus esti suferinta kirurgian operacion ĉe la vertebraro. James Lovell anstataŭigis lin.

La 21-a de julio 1969, li estis piloto de la regokupeo de la misio Apollo 11. Li restis en orbito ĉirkaŭ Luno, dum Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin atingis la lunan surfacon. Tiam oni diris lin « la plej soleca persono en kaj ekster de la planedo » : kiam la regokupeo superflugis la malantaŭan flankon de la Luno, li estis je 3 200 kilometroj for de siaj akompanantoj, kaj je 350 000 kilometroj de la cetera homaro.

Li emeritiĝis el NASA en januaro 1970 kaj fariĝis direktoro de la National Air and Space Museum de la Smithsonian Institution, en 1978 sub-sekretario de la Smithsonian Institution kaj, en 1980, vicprezidanto de Vought-Aviadila-Kompanio. Li forlasis tiun postenon en 1985 por lanĉi sian propran entreprenon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]