Michael Gernhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Gernhardt
Persona informo
NomoMichael Gernhardt
Dato de naskiĝo4-a de majo 1956
NaskiĝlokoMansfield, Ohio
Aĝo67
Okupoj kaj profesioj
Okupokosmonaŭto
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoMedalo de NASA pro Distingita Servo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Michael Gernhardt (naskiĝis la 4-an de majo 1956 en Mansfield, Ohio) estas usona kosmonaŭto. Gernhardt en 1978 ricevis bakalaŭran gradon de fiziko en la Universitato Vanderbilt kaj en 1983 magistran titolon respektive en 1991 doktoran titolon de bioteknologio en la Universitato de Pensilvanio.

Inter la jaroj 1977 kaj 1984 li estis profesia oceanofunda subakvisto kaj projekta inĝeniero por diversaj projektoj profunde sub la marsurfaco. Inter la jaroj 1984 kaj 1992 li kunevoluigis profundmarajn robotojn kaj aliajn teknikajn helpiloijn por subakvistoj, pli poste li evoluigis teknikaĵojn por kosmonaŭtiko. Ekde la jaro 1992 li estas kosmonaŭto de la usona institucio NASA.

jen li kosme, kunligata al la kosmopramo Endeavour en 1995