Michael Halhuber-Ahlmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Halhuber-Ahlmann
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1947 (1947-11-12) (76-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Innsbruck
Okupo
Okupo psikoterapiisto • universitata instruisto • psikologo
vdr

Michael Halhuber-Ahlmann (naskiĝis la 12-an de novembro 1947 en Innsbruck, doktoro de filozofio) estas psikologo kaj pedagogo de aŭstra deveno, kiu ekde 1989 vivas kaj laboras en Berlino. Li estas la prezidanto de la germanlingva organizaĵo Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie (Societo por scienca interparola psikoterapio), la plej granda faka asocio por personocentrigita psikoterapio laŭ Carl Rogers ene de Germanio kaj Eŭropo.

la 12-an de junio 2010 en la kongreso "40 jaroj GwG" en Majenco

Vivo[redakti | redakti fonton]

Michael Halhuber-Ahlmann pasigis la lernejanajn jarojn en Seefeld (Tirolo), Ballston Lake (Usono), Rendsburg (Ŝlesvigo-Holstinio) kaj Innsbruck (same Tirolo). En 1967 li sukcese pasis la abiturigan ekzamenon en la humanisma gimnazio de Innsbruck. Sekve li pasis volontulan socian jaron en Zimbabvo (tiam ankoraŭ nomata "Rodezio") kaj post tiu jaro komencis studon de ekonomia pedagogio, medicino kaj psikologio en Vieno kaj Innsbruck. Komence de tiu tempo, li dum 17 jaroj ankaŭ aktivis kiel sportisto en la nacia aŭstria ligo pri korbopilko, estis diplomita trejnisto kaj edukisto por korbopilkaj arbitraciuloj en la tiusporta landa ligo Tirolo. En 1974 en Vieno li finis profesiiĝon al socia konsilisto por malliberuloj, kaj en la sekvaj jaroj laboris kiel socia konsilisto por propune malliberigitoj en Tirolo. En tiu tempo li konstruigis kaj gvidis socian centron tiuteman por junaj homoj post malliberiĝo serĉantaj laboron kaj loĝejon, do reintegriĝon en la socian vivon. En 1981 li finis la bazan profesiiĝon pri personocentrigita psikoterapio laŭ Carl Rogers en la aŭstria tiutema faka asocio ÖGwG.

En 1984 li konstruigis kaj gvidis asocion por helpo al kaj interhelpo de samseksemuloj en Tirolo, kaj gvidis ties telefonan psikologian konsilan servon. En 1986 li doktoriĝis pri filozofio en la universitato de Innsbruck (ĉefa fako psikologio, kroma fako pedagogio). Inter la jaroj 1986 kaj 1989 li sekve transprenis la gvidadon de la tirola landa oficejo de la Aŭstria Aidoso-Helposervo. Pro tiu engaĝiĝo li en 1987 ricevis la premion Eduard-Wallnöfer de la tirola industrio "por modela kaj neegoisma engaĝiĝo helpe al malsanaj kuncivitanoj en nekutimaj sociaj kondiĉoj".

La 6-an de novembro 1989 li translokiĝis al Berlino. Tie li komence inter la jaroj 1990 kaj 1998 laboris kiel konsilisto por drogodependuloj, pli poste kiel psikoterapiisto kaj konsilisto por aliaj terapiistoj en la junulara kaj drogodependula konsiloservo BOA e.V. (nuntempe VISTA e.V.) en la berlina urbokvartalo Tiergarten (urbodistrikto Berlin-Mitte). En 1991 li ŝtate agnoskiĝis psikoterapiisto laŭ la leĝo HPG. Inter la jaroj li honorarie krome estis respondeculo pri la elekto de evoluhelpistoj en la organizaĵo Deutscher Entwicklungsdienst (ded), Berlino. Samtempe li en 1996 finis la kursaron profesiigan pri personocentrigita psikoterapio en la organizaĵo Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie (GwG) kaj de tiam laboras kiel memstara psikoterapiisto en propra praktikejo en Berlino. Ekde 1997 li krome estas menciata en la listoj pri psikoterapiistoj, klinikaj psikologoj kaj prisanaj psikologoj de la Respubliko Aŭstrio. En 1999 li ricevis aldonan ŝtatan permeson labori kiel psikologa psikoterapiisto, kaj ekde 2001 krome estas ekstera psikoterapiisto en malliberejo de la federacia lando Brandenburgio.

Ekde 2004 li estas estrarano de la fondaĵo Käte-Ahlmann-Stiftung, kiu aparte subtenas la profesian edukon kaj egalŝancecon de virinoj kaj viroj en ekonomia profesia vivo.

Li estas universitata docento de la klinikaro Charité kadre de la Humboldt-Universitato Berlino, de la universitato Innsbruck kaj de la fakaltlernejo Stendal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Michael Halhuber-Ahlmann en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)