Michael Haydn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Michael Haydn

Johann Michael HAYDN (naskita la 14-an de septembro 1737 en Rohrau; mortinta la 10-an de aŭgusto 1806 en Salcburgo) estis aŭstra komponisto kaj frato de Joseph Haydn kaj Johann Evangelist Haydn.

Vivo

La sinjorejo Rohrau okazigis pilgrimadojn al la Rochus kaj Sebastian-preĝejoj en Kaisersteinbruch ĉe Leithaberg – 1746 pro bestepidemio. Tiujn organizis Mathias Haydn, foirojuĝisto de Rohrau. Li estis patro de du famiĝontaj filoj, Joseph kaj Johann Michael. Ambaŭ knaboj je tio spertis muzikajn influojn dum la grandioza sakrala muziko, pro kio la procesio al Kaisersteinbruch famis.

Johann Michael Haydn estis samkiel lia pli fama frato Joseph kantoknabo ĉe la Stefana katedralo en Vieno. Post kiam li forlasis la ĥorlernejon, li fariĝis en 1757 unue violonisto kaj en 1760 episkopa orkestrestro en Oradea (Großwardein). En 1762 lia kornokonĉerto furoris en Vieno. Vokita de ĉefepiskopo Sigismund von Schrattenbach al Salcburgo, li fariĝis la 14-an de aŭgusto 1763 kortegokomponisto (kortegomuzikisto kaj koncertmajstro) en Salcburgo. Poste li aktivis kiel orgenisto ĉe la preĝejo Sankta Triunuo kaj finfine respondecis pri la katedrala muziko. En Salcburgo Michael Haydn agis dum 43 jaroj. Tiutempe li skribis 360 sakralajn kaj nesakralajn komponaĵojn, precipe instrumentan muzikon. Li estis amiko de Mozart; ambaŭ muzikistoj ŝategis unu la alian. Michael Haydn estis entombigita sur la Petro-tombejo en Salcburgo. Okaze je unu el la regule revenaj malplenigoj de tombejoj la vidvino de Haydn havigis al si la kranion de sia mortinta edzo kaj starigis ĝin apud sian liton. Post ŝia morto oni konservis la relikvon en urnon, kiu estas parto de Haydn-tombejo en la monaĥeja preĝejo. Nun la kranio de Michael Haydn troviĝas en trezorujo de la monaĵejo St. Peter.

Graveco

Lia precipe en katolikaj mesoj ofte kantata verko estas la germana solena meso („Hier liegt vor Deiner Majestät“), kiu krom la germana meso de Franz Schubert, influita de la modelo de Haydn, apartenas al la malmultaj popolkantaĵoj de la Viena klasikismo.

Haydn estis grava vojpreparanto de la sakrala muziko, sed ankaŭ lia simfonia kreado estis grava. Famaj estas liaj sakralaj ĥorverkoj, inter ili la Missa Hispanica (por kiu li en 1804 en Stokholmo ricevis diplomon), meso en d-minoro, Lauda Sion kaj serio da gradualoj, el kiuj Anton Diabelli presis 42 en Ecclesiasticon. Krome Michael Haydn estas la fondinto de la virĥoro kaj de la kvarvoĉa kantado. Li estis ankaŭ fruktodona komponisto de nesakrala muziko. Li verkis i.a. 40 simfoniojn, kelkajn konĉertojn kaj ĉambromuzikon, inter ili arĉkvarteto en C-maĵoro, iam atribuita al lia frato Joseph. Kiel Mozart Haydn mortis, sen povi kompletigi sian lastan enmuzikigon de la rekviemo.

Kaŭzo, kial Michael Haydn estis ege malpli multe fama ol lia frato, povas esti, ke liaj verkoj dum lia vivo ne estis eldonitaj, sed disvastiĝis nur kiel manskribaj kopioj de monaĥejo al monaĵej', kaj tie precipe liaj sakralaj verkoj.

Granda parto de la kreitaĵoj de Michael Haydn estas tute nekonata kaj atendas sian malkovron.

Verkoj (elekto)

  • Oratorio, „Der büßende Sünder“, MH 147 (1771)
  • Konĉerto por orgeno, vjolo kaj arĉinstrumentoj C-maĵora
  • Rekviemo B-maĵora (nefinita)
  • Trumpetkonĉerto C-maĵora
  • Konĉerteto por fagoto B-Dur
  • Tristis est anima mea
  • Konĉerto por aldotrombono D-maĵora

Sakrala ĥormuziko

  • Missa Beatissimae Virginis Mariae, MH 15
  • Missa in honorem Sancti Josephi, MH 16
  • Missa Sancti Gabrielis, MH 17
  • Meso C-maĵora, MH 42
  • Meso C-maĵora, MH 44
  • Missa Sanctae Crucis, MH 56
  • Missa Sancti Raphaelis, MH 87
  • Missa Sancti Nicolai Tolentini, MH 109
  • Missa Sancti Francisci Seraphici, MH 119
  • Missa pro Defuncto Archiepiscopo Sigismundo („Schrattenbach“), in C-minora, MH 155
  • Missa Sancti Joannis Nepomuceni, MH 182
  • Missa Sancti Hieronymi, Oboenmesse, MH 254
  • Missa Sancti Aloysii, MH 257
  • Missa in Honorem St. Ruperti (Jubiläumsmesse) in C-Dur, MH 322
  • Missa Hispanica, MH 422
  • Missa in honorem Sancti Gotthardi, MH 530
  • Missa in honorem Sanctae Ursulae (Chiemseemesse), MH 546
  • Missa pro Quadragesima, MH 551
  • Missa Quadragesimalis, MH 552 (a-minora)
  • Missa Tempore Quadragesimae, MH 553
  • Requiem, MH 559
  • (Unua) Deutsches Hochamt „Hier liegt vor deiner Majestät“, MH 560
  • (Dua) Deutsches Hochamt, MH 602
  • Missa sub titulo Sanctae Theresiae, MH 797
  • Te Deum, MH 800
  • Missa sub titulo Sancti Francisci Seraphici, MH 826
  • Missa sub titulo Sancti Leopoldi, MH 837
  • Missa pro defunctis, Rekviemo B-maĵora (nekompletita), MH 838

Orchestermusik

  • Violonkonĉerto G-maĵora, P 52
  • Violonkonĉerto B-maĵora, P 53
  • Violonkonĉerto A-maĵora, MH 207
  • Flutokonĉerto, P 54
  • Trumpetkonĉerto Nr. 2, C-maĵora MH 60
  • Trumpetkonĉerto, D-maĵora, MH 104
  • Trombonkonĉerto, d-minora
  • Kornokonĉerto, Concertino D-maĵora

Simfonioj

  • Simfonio no 1
  • Simfonio no 1C, E-maĵora, MH 35 (Perger 1)
  • Simfonio no 2, C-maĵora, MH 37 (Perger 2)
  • Simfonio no 3
  • Simfonio no 4 B-Dur, MH 62 (Perger 51)
  • Simfonio no 5 A-maĵora, MH 63 (Perger 3)
  • Simfonio no 6, C-maĵora, MH 64 (Perger 4)
  • Simfonio no 7, E-maĵora, MH 65 (Perger 5)
  • Simfonio no 8, D-maĵora, MH 69 (Perger 38)
  • Simfonio no 9, D-maĵora, MH 50 (Perger 36)
  • Simfonio no 10, F-maĵora, MH 51 (Perger 45)
  • Simfonio no 11/11a, B-Dur, MH 82/184 (Perger 9)
  • Simfonio no 12, G-maĵora, MH 108 (Perger 7)
  • Simfonio no 13, D-maĵora, MH 132 (Perger 37)
  • Simfonio no 14, B-Dur, MH 133 (Perger 52)
  • Simfonio no 15, D-maĵora, MH 150 (Perger 41)
  • Simfonio no 16, A-maĵora, MH 152 (Perger 6)
  • Simfonio no 17, E-maĵora, MH 151 (Perger 44)
  • Simfonio no 18, C-maĵora, MH 188 (Perger 10)
  • Simfonio no 19, D-maĵora, MH 198 (Perger 11)
  • Simfonio no 20, C-maĵora, MH 252 (Perger 12)
  • Simfonio no 21, D-maĵora, MH 272 (Perger 42), 1778
  • Simfonio no 22, D-maĵora, MH 287 (Perger 43)
  • Simfonio no 23, F-maĵora, MH 284 (Perger 14)
  • Simfonio no 24, A-maĵora, MH 302 (Perger 15)
  • Simfonio no 25, G-maĵora, MH 336 (Perger 16)
  • Simfonio no 26, E-maĵora, MH 340 (Perger 17)
  • Simfonio no 27, B-maĵora, MH 358 (Perger 18)
  • Simfonio no 28, C-maĵora, MH 384 (Perger 19)
  • Simfonio no 29, D-minora, MH 393 (Perger 20)
  • Simfonio no 30, D-maĵora, MH 399 (Perger 21)
  • Simfonio no 31, F-maĵora, MH 405 (Perger 22)
  • Simfonio no 32, D-maĵora, MH 420 (Perger 23)
  • Simfonio no 33, D-maĵora, MH 24 (Perger deest)
  • Simfonio no 34, E-maĵora, MH 473 (Perger 26)
  • Simfonio no 35, G-maĵora, MH 474 (Perger 27)
  • Simfonio no 36, B-maĵora, MH 475 (Perger 28)
  • Simfonio no 37, D-maĵora, MH 476 (Perger 29)
  • Simfonio no 38, F-maĵora, MH 477 (Perger 30)
  • Simfonio no 39, C-maĵora, MH 478 (Perger 31), Salzburg 1788
  • Simfonio no 40, F-maĵora, MH 507 (Perger 32), Salzburg 1789
  • Simfonio no 41, A-maĵora, MH 508 (Perger 33), Salzburg 1789
  • Simfonio F-Dur, MH 25
  • Simfonio G-maĵora, MH 26
  • Simfonio C-maĵora, MH 37
  • Simfonio E-maĵora, MH 65
  • Simfonio B-maĵora, MH 82
  • Simfonio D-maĵora, MH 150
  • Simfonio A-Dur, MH 152
  • Finalo por simfonio, MH 184
  • Simfonio C-maĵora, MH 188
  • Simfonio A-maĵora, MH 302
  • Simfonio G-maĵora, MH 334
  • Simfonio E-maĵora, MH 340
  • Simfonio B-maĵora, MH 358
  • Simfonio C-maĵora, MH 384
  • Simfonio A-maĵora, MH 508 (1789)

Operoj

  • Rebekka als Braut, MH 76
  • Der Traum, Pantomime in zwei Akten, MH 84
  • Der Bassgeiger zu Wörl, MH 205 (1773–75)
  • Andromeda und Perseus, opero en du aktoj, P 25 (1787)

Lernintoj

Literaturo

  • Gräfl. Harrachsches Familienarchiv: Wallfahrt der Herrschaft Rohrau nach Kaisersteinbruch, 1746.
  • Hans Jancik: Michael Haydn. Ein vergessener Meister. Zürich: Amalthea 1952
  • Anton Maria Klafsky: Michael Haydn als Kirchenkomponist. Wien 1915 (Studien zur Musikwissenschaft, Heft 3)
  • Lothar Herbert Perger: Thematisches Verzeichnis der Instrumentalwerke von M.Haydn in Michael Haydn, Instrumentalwerke I, Denkmäler der Tonkunst in Österreich (DTÖ 29), Wien 1907
  • Otto Schmid: Johann Michael Haydn (1737–1806). Sein Leben und Wirken. Langensalza 1906
  • Charles H. Sherman: Johann Michael Haydn. – A Chronological Thematic Catalogue of his Works. New York 1993

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda